Sinagogo de Hódmezővásárhely
Sinagogo de Hódmezővásárhely | |||
---|---|---|---|
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | secesia arkitekturo vd | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Hódmezővásárhely | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 25′ 4″ N, 20° 19′ 47″ O (mapo)46.41780555555620.329694444444Koordinatoj: 46° 25′ 4″ N, 20° 19′ 47″ O (mapo) | ||
| |||
La Sinagogo en Hódmezővásárhely estas secesia konstruaĵo en la urbocentro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri judoj okazis en 1810 en Hódmezővásárhely. En 1833 ili konstruis preĝdomon kaj en 1857 sinagogon. En 1908 ĝi estis trakonstruita. Dum la 2-a mondmilito la judeco grandparte pereis, la sinagogo apenaŭ estis uzata. En 1984 la municipo aĉetis la jam kadukan konstruaĵon. Post 5 jaroj komenciĝis la renovigoj. Post jardeko la sinagogo aspektas pompa kaj oni profitas ĝin ankaŭ por koncertoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, la strata trotuaro troviĝas 10m. La najbara domo estis iam lernejo por judoj, nun memorejo estas pri la holokaŭsto. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo, kiu estas triobla arkado. Pli supre granda fenestrorozo situas. Ĉe la flankoj malaltaj turoj estas videblaj, ankaŭ tie estas enirejoj iam nur por virinoj. Interne galerioj estis faritaj ronde. En la sinagogo la mebloj restis originaj. La benkoj tiutempe estis skulptitaj el ligno. Oni metis en la fenestrojn vitrajn bildojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
- [1] Arkivigite je 2007-07-16 per la retarkivo Wayback Machine