William Somerset Maugham
Aspekto
(Alidirektita el Somerset Maugham)
William Somerset MAUGHAM (naskiĝis la 25-an de januaro, 1874, mortis la 16-an de decembro, 1965) estis angla verkisto.
Maugham naskiĝis en Parizo. Li studis medicinon en Heidelberg kaj Londono, sed post mallonga tempo en la kuracista profesio li ekde 1897 plene dediĉis sin al la verkado.
En sia verkaro Maugham kun psikologia profundeco priskribas la problemojn de interhomaj rilatoj. Vojaĝoj tra la tuta mondo kaj la aparta entuziasmo pri la franca kulturo influis lian verkistan agadon.
Li mortis en Saint-Jean-Cap-Ferrat (Francio).
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Of Human Bondage (romano, 1915)
- The Moon and Sixpence (romano, 1919)
- Caesar’s Wife (dramo, 1919)
- The Circle (dramo, 1921)
- The Painted Veil (romano, 1925)
- The Constant Wife (dramo, 1927)
- Ashenden: Or the British Agent (novelaro, 1927)
- Ashenden (romano, 1928)
- Cakes and Ale (romano, 1930)
- The Narrow Corner (romano, 1932)
- Theatre (romano, 1937)
- Christmas Holiday (romano, 1939)
- The Razor’s Edge (romano, 1944)
- Creatures and Circumstances (rakontoj, 1947)
- Catilina (romano, 1948)
- A Writer’s Notebook (taglibro, 1949)