Huygens (sondilo)
Aspekto
(Alidirektita el Sondilo Huygens)
La sondilo Huygens estas kosmosondilo provizita de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA) kaj nomita laŭ la nederlanda astronomo Christiaan Huygens. Ĝi estas atmosfera sondilo portita al Titano (la ĉefa natura satelito de Saturno) kiel parto de la misio Cassini-Huygens. La kunigita kosmoŝipo Cassini-Huygens estis lanĉita de Tero la 15-an de oktobro 1997. Huygens apartiĝis de la orbitulo Cassini la 25-an de decembro 2004, kaj sukcese surgrundiĝis sur Titano la 14-an de januaro 2005.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens ĉe la retejo de ESA (angle)
- Oficiala paĝaro de la misio Cassini-Huygens Arkivigite je 2005-01-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la retejo de NASA (angle)
- Bonaj bildoj de la misio Arkivigite je 2005-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (angle)