Saltu al enhavo

Sankt Pölten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el St. Pölten)
Sankt Pölten
komunumo de Aŭstrio
urbo
statuturbo de Aŭstrio
loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
distrikto de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Supra Aŭstrio
Statuso eksterdistrikta urbo
Poŝtkodo 3100
Telefonkodo 02742
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Matthias Stadler (ekde 2004)
Demografio
Loĝantaro 55 514  (2020) [+]
Loĝdenso 512 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 12′ N, 15° 37′ O (mapo)48.215.616666666667Koordinatoj: 48° 12′ N, 15° 37′ O (mapo) [+]
Alto 267 m [+]
Areo 108,44 km² (10 844 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sankt Pölten (Malsupra Aŭstrio)
Sankt Pölten (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Situo de Sankt Pölten
Sankt Pölten (Aŭstrio)
Sankt Pölten (Aŭstrio)
DEC
Situo de Sankt Pölten

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo St. Pölten [+]
vdr

Sankt Pölten - en oficialaj germanlingvaj dokumentoj kutime mallongigite St. Pölten - estas la ĉefurbo de la federacia lando Malsupra Aŭstrio en Aŭstrio. Ĝi ankaŭ estas la administra centro de la distrikto Sankt Pölten-Land, kiu plene ĉirkaŭas la urbon, sed mem konsideriĝas eksterdistrikta urbo kaj do ne mem apartenas al la administra unuo ĉirkaŭanta ĝin. La urbo situas en la centra parto de la federacia lando, iom okcidente de la ŝtata ĉefurbo Vieno, kaj estas parto de la historia regiono Mostviertel [MOSTfirtl] (mosta regiono). Laŭ la stato de 2020 en la urba komunumo vivis 55 514 loĝantoj sur areo de 108,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 512 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Karlstetten, Obritzberg-Rust, Herzogenburg, Kapelln, Böheimkirchen, Pyhra, Wilhelmsburg, Ober-Grafendorf, Gerersdorf, Neidling kaj Distrikto Sankt Pölten-Land.

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La fondon de urba Esperanto-grupo en 1924 iniciatis Hugo Steiner kun Anton Goldmann. En 1953 en la urbo fondiĝis la Mondpaca Esperantista Movado, kiu dum la sekvaj jaroj de la malvarma milito ebligis oficialan agadon por kaj per Esperanto en socialismaj landoj, sed devis ankaŭ kompromisi kun la tieaj regantoj.

Lokaj esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

En St. Pölten mortis hungardevena László Götz.

El Sankt Pölten ekas konata Mariazeller-fervojo.

Amaskomunikiloj

[redakti | redakti fonton]

En la urbo interalie aperas la regionaj semajnaj gazetoj Niederösterreichischen Nachrichten kaj Burgenländische Volkszeitung.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
urbocentra panoramo