Staten-Insulo (angleStaten Island) estas insulo de 265 km² en Nov-Jorkio (Usono). Ĝia estas identa al kantono Riĉmondo (Richmond County), kiu estas samtempe unu el la kvin komunumoj de la urbo Novjorko. Laŭ la stato de la censo 2020 en Staten-Insulo, do en la kantono Riĉmondo, vivis 495 747 loĝantoj sur areo de 265 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 871 loĝantoj/km².
La indianoj nomis la insulon Monacnong (Rava Arbaro). La nederlandanoj aĉetis la insulon de indianoj, kaj terkultivistoj setlis tie en 1661. Ili nomis la insulon Staaten Eylandt, laŭ la "Ĝeneralaj Statoj" (Staten Generaal), la nederlanda parlamento. Staten-Insulo fariĝis parto de la urbo Novjorko en 1898; la angla nomo ekestis per transskribo de la nederlanda.
Staten-Insulo estas la Konteo de Richmond, unu el la 65 konteoj de Novjorkio. La pramo de Staten-Insulo ligas Staten-Insulo kun Manhatano kaj la Ponto de la Markolo de Verrazano ĝin ligis kun Broklino.