Saltu al enhavo

Sylla Chaves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sylla CHAVES)
Sylla Chaves
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1929 (1929-01-01)
Morto 30-an de majo 2009 (2009-05-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoportugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto
verkisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sylla CHAVES /'sila 'ŝavjz/ (naskiĝis en 1929, forpasis la 30-an de majo 2009) estis brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, aktivulo en la brazila Esperanto-movado kaj membro de la Akademio de Esperanto por la periodo 1986-1996, honora membro de la UEA ekde 1992.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Chaves magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, cibernetikan pedagogion en Paderborno (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN en Novjorko kaj de Unesko en Parizo.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis en la 1930-aj jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de la Brazila ELigo en 1978-82. En Parizo Chaves regule partoprenis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj belartaj konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperas en diversaj Esperantaj antologioj. Li tre multe verkas en Esperanto, precipe depost 1980. Liaj lastaj libroj, diskoj kaj sonbendoj destiniĝas precipe al la granda publiko, kiu lernas sole aŭ kiu serĉas perfektiĝon en nia internacia lingvo. Li ankaŭ estis aktiva membro de SAT. En 2007 organizis kun Neide Barros Rêgo la poeziajn antologiojn "Brazila Esperanta Parnaso" kaj "Poesias Escolhidas do Brazila Esperanta Parnaso"

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Animo prisma, 1959
Literaturaj
Lernolibroj
Vortaroj
Propagandaĵoj
Vinilaj diskoj
  • La Bufo, Eld. Sono-Viso, Rio de Janeiro, 1984.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri O Esperanto num relance {{citaĵo|[[Ĉu troveblas en niaj libro-servoj enkonduka lernolibro de Esperanto, taŭga por komencantoj, tamen kapabla kapti kaj teni la atenton ankaŭ de leganto kun sufiĉe longa sperto pri studado kaj instruado de tiu internacia lingvo? Analizinte ĉi tiun plian eron el la ampleksa didaktika serio verkita de profesoro Sylla Chaves, mi jam ne dubas, ke almenaŭ unu tia libro ekzistas, ĉar en ESPERANTO EN EKRIGARDO Sylla klare, simple kaj objektive, - kiel kutime en tiom da verkoj siaj, en Esperanto, en la portugala, kaj eĉ en aliaj lingvoj, - sukcesas klarigi fundamentojn de la Esperanta gramatiko, kun aparta emfazo al punktoj kiujn elementaj lernolibroj ordinare preteratentas, aŭ ne tute ĝuste interpretas. Cetere, miskompreno de tiaj angulŝtonoj de la lingvo naskas la ĉefajn obstaklojn al lernado por brazilanoj. La aŭtoro premisas, ke lia lernanto estas normale inteligenta, meze klera homo, nescianta Esperanton, kaj komencas priskribi la lingvon de la alfabeto kaj prononco. Ĉi tiu gramatikero, kiun amaso da studantoj neniam kontentige lernas - kaj tial dum la tuta vivo fuŝprononcas la lingvon kaj formas al si tordan bildon pri la Esperanta fonetiko - tiu fundamento estas koncize sed efike pritraktata de Sylla Chaves, tra multaj paĝoj de liaj “gramatikaj notoj”. Kelkrilate tiu lernolibro pensigas min pri frua verko de Gaston Waringhien, “ABC d'Esperanto à l'usage de ceux qui aiment les lettres”; sed Sylla ne tuŝas Etimologion, pri kiu Waringhien prezentas utilan resumon. Kvazaŭ cenzuristo, mi diklense traserĉis difektojn en la libro, sed preskaŭ nenion rimarkindan mi trovis. Sur la paĝo 26, US tajpita anstataŭ OS, (kiun postulas la regulo pri transiro de rekta al nerekta parolo). Sylla simplige nomas SUFIKSOJ vortojn kiaj ULO, ARO, sed li ja tre bone scias, ke laŭ klarigo de Zamenhof mem, en la antaŭparolo de la “Unua Libro”, tiaj estas vortoj normalaj (ULO estas kunmetaĵo de UL (individuo) kaj O (estaĵo). Mi tamen pravigas tian simpligon, pro la Zamenhofa klarigo, ke eŭropanoj, uzantoj de fleksiaj lingvoj, malfacile komprenas kaj regas la derivsistemon de izolaj/aglutinemaj lingvoj kiel Esperanto. Krome plaĉas al mi, em ĉi tiu libreto, ke la aŭtoro ne kaŝas la malfacilaĵojn de Esperanto; ke li restas fidela al principoj de la “Fundamento”; la prioritata uzado de “fundamentaj” radikoj kaj ŝparemo kun neologismoj. Fine, senrezerva uzo de la deriv-sistemo de Esperanto - ĉefa trajto kaj merito de nia internacia lingvo. Sekve, libro efika, agrabla, aparte taŭga por donaco al amikoj neesperantistoj. |Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003}}


Pri Libera Ekflugo

Citaĵo
 Didaktika legolibro. Historietoj kaj teatraĵoj en tri sci-niveloj: baza, meza kaj supera, ampleksante 2000 elementajn vortojn. 
— Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003

Pri La estonto dependas de ni

Citaĵo
 Tri historietoj, kiuj instigas pacon kaj priskribas plibonan estontan vivon por la jaro 2500. 
— Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003

Pri Animo prisma

Citaĵo
 Sesdek poezioj, inter ili, de la aŭtoro mem kaj tradukitaj, krom konataj bonaj elektitaj kanzonoj. 
— Brazila Esperantisto - Numero 324, Julio ĝis Septem. 2003

Pri Dicionário do Principiante

Citaĵo
 La vortaristo, verkisto, poeto, eks-akademiano Prof.-ro Sylla Chaves dumvive okupas sin por “La bona lingvo” eble pli ol Claude Piron. Tial la vortaro “Dicionário do Principiante” aparte ka; la gramatikaj notojO Esperanto num Relance” ĵus eldonitaj celas helpon al la komencantoj. Mi opinias, ke per tiuj bone prezentitaj, facile kompreneblaj, do vere didaktikaj verketoj la lernantoj ne plu havos pravigon por resti “eternaj komencantoj”.

Sylla praktike elstarigas la flekseblecon de Esperanto tiel, ke per 1300 fundamentaj vortoj kaj la koncernaj 4500 derivitaj pliaj vortoj ĉiuj esperantistoj povas fariĝi Esperanto-parolantoj. Ni ne forgesu la riĉecon de niaj afiksoj, kaj la eblecoj de senfinaj aglutinadoj permesas la esprimon de absolute ĉiuj ideoj elpenseblaj de la homa menso. Iom kontraŭstare al Sylla, kiu opinias ke “esperantisto” kun “interna ideo” ne bezonas esti “esperanto-parolanto”,mi estas certa,ke Esperantoparolanto estas absolute necesa por ke nia lingvo fariĝu la tutmonda lingvo kun aŭ sen esperantismo. Feliĉe la verkoj de Sylla permesas tion, t.e. ke la esperantistoj uzu flue sian lingvon. Ni scias, ke en nia ĉiutaga vivo ni ne bezonas koni grandan vortprovizon por nin klare esprimi sen krokodilado, la simpla vortaro de Sylla estas des pli utila kaj bonvena. La saĝa sinteno de la aŭtoro, kiu ne favoras la enkondukon de senfinaj neologismoj, konfirmas, ke nia lingvo evoluas sur firma fundamento.

Mi rekomendas, ke ĉiuj kursgvidantoj indiku “Dicionário do principiante” kaj “O Esperanto num relance” al siaj lernantoj, neniu bedaŭros. 
— G. Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 307, Junio (1999)

Rete troveblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.