Szegi
Aspekto
Szegi [segi] estas malgranda vilaĝo kaj municipo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj.




Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 9 km²
- Alto super marnivelo: 121 m
- Loĝantaro: 330
- Poŝtkodo: 3918
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Szegi situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Tokaj troviĝas 12, Abaújszántó 21, Sárospatak 24, Miskolc 46 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1606, sed pli frue en la 13-a jarcento fortikaĵo konstruiĝas. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis. Inter 1950-1991 Szegi kaj Bodrogkisfalud estis unuigita komunumo. En Szegi migra poŝto servas.