Szilágy (vilaĝo)
Aspekto
Ne miskomprenu kun Szilvágy!
Szilágy [silAdj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 6 km²
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 7664
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°06′06″N 18°24'23″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Szilágy situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Pécsvárad troviĝas 7, Pécs 20, Budapeŝto 185 kilometrojn [1][rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1015 laŭ tiama hungara ortografio "Zylag". En 1543 la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi restis viva. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En Szilágy migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Szilágy) el la mezepoko
Nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Familia nomo Szilágyi apartenas al la oftaj nomoj, ekzemple en telefonlibro de Budapeŝto de 2008 listiĝas pli ol 2 paĝoj el tiu nomo.