Eŭropa talpo
Eŭropa talpo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Talpa europaea Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Eŭropa talpo (Talpa europaea) estas malgranda mamulo el la familio de talpedoj. Ĝi estas longa proksimume 11–13 cm, pezanta 50-80 g. Ĝi estas nigra kaj ĝiaj antaŭaj piedoj servas bonege por fosado kiel malgrandaj ŝoveliloj. La talpejo estas fakte kaptilo por kaptado de insektoj. Ĉiutage la talpo plurfoje trakuras ĉiujn siajn koridorojn kaj formanĝas enfalintajn insektojn (sekve ĝi estas utila, malgraŭ la malamo de ĝardenistoj). Sub la plej alta talpomonteto troviĝas la talpa kuŝejo (30 – 60 cm profunde) sternita per seka herbo. Ĉiu talpo gardas sian ĉasdistrikton kaj renkontiĝas kun aliaj talpoj nur dum la pariĝada sezono (marto-majo). La gravedeco daŭras 3 semajnojn kaj naskiĝas 4 aŭ 5 senharaj kaj blindaj idoj. Post 3 semajnoj ili malfermas la okulojn kaj post ankoraŭ unu semajno ili atingas duonan grandecon de la patrino kaj komencas nutri sin memstare.
La talpo estas mistera besteto, malfacile esplorebla de la serĉantoj, ĉar ĝi vivas 50 centimetrojn subtere en kompleksa labirinto de sennombraj kaj mallarĝaj galerioj. Danke al sia cilindra korpo ĝi rapidege moviĝas antaŭen kaj retroen. La talpo malofte vidiĝas kaj nur kelkaj teramasetoj, kiuj punktas la herbejojn kaj ĝardenojn, indikas la talpejojn - je la granda bedaŭro de ĝardenistoj kaj kultivistoj. La talpo vivas en konstanta mallumo. La etaj okuloj, kiuj troviĝas ĉiuflanke de ĝia muzelo, estas profunde enfositaj en la felo. Oni opinias, ke ĝi tamen povas klare percepti formojn kaj kolorojn.
Tiu ĉi palearktisa besteto kun spindetforma kaj cilindra korpo estas plene adaptita por vivi subtere. Danke al sia anatomio ĝi estas elstara teraĵisto, kiu fulmrapide fosas galeriojn. Sciencistoj atente observis junan masklon, kiu fosis 747 metrojn da galerioj en unu horo kaj duono en malkompakta grundo! Por akiri tiel brilajn rezultojn la talpo disponas pri du efikaj iloj: Ĝia longforma muzelo finiĝas per speco de movebla osteto, kiu utilas por trabori kaj levi la teron, kaj ĉefe ĝiaj malantaŭaj, mallongaj kaj fortegaj piedoj kun kvin fingroj kaj longaj ungoj, kies polmoj konstante rigardas eksteren por forĵeti la teron. Plie, per fortega muskola kolo ĝi levas la teron al la surfaco.
Oni povas sin demandi, kial la talpo senĉese kaj obstine strebegas por fosi centojn da metroj da galerioj ĉiutage? Tute simple ĉar ĝi estas nekredebla manĝemulo. Ĉiutage ĝi englutas kvanton da nutraĵo ekvivalentan al ĝia propra pezo, t.e. cent gramojn da lumbrikoj, larvoj, koleopteroj, miriapodoj kaj formikoj. Sed ĝia preferata plado estas malmola lumbriko saturita per akvo.
Post 12-hora fasto la talpo mortas pro malsato. Tial ĝi abunde provizas sin per tervermoj, kiujn ĝi tranĉas en pecetojn kaj konservas en la loĝgalerioj. Fakte la talpo estas bone organizita besto, ĉar ĝi fosas galeriojn dutipajn: kelkajn por loĝejoj kaj aliajn por ĉasejoj. La loĝgalerioj kondukas al ĝia dormoĉambro, kie ĝi ripozas sur lito el sekigitaj folioj kaj likenoj. Fosinte dum 4 horoj por sin nutri, ĝi siestas dum 3 horoj kaj denove iras por manĝoĉasado. El ĝia dormoĉambro deiras la ĉasgalerioj en pluraj direktoj. Tiel vivas la talpo dum proksimume kvar jaroj, krom se homo, noktuo aŭ mustelo ĝin mortigas.
Kontakto 1997/4
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Talpaĵo
-
Intestoj
-
Skeleto
-
Albino