Teleckoje
Teleckoje | ||
---|---|---|
| ||
Алтын Кӧл
| ||
Kordono Koldor
| ||
lago • protektata areo de Rusio | ||
Situo | sudo de Okcidenta Siberio | |
Ĉefaj fontoj | Ĉulyŝman | |
Ĉefaj elfluoj | Bija | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 51° 32′ N, 87° 43′ O (mapo)51.52916666666787.714722222222436Koordinatoj: 51° 32′ N, 87° 43′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 436 m | |
Surfaca areo | 223 km²[1][2] | |
Maksimuma longo | 77,7 km[2] | |
Maksimuma larĝo | 5,2 km[2] | |
Maksimuma profundo | 325 m[2] | |
Averaĝa profundo | 174 m[2] | |
Borda longo1 | 181 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Lago Teleckoje (ruse Телецкое озеро, altajlingve Алтын Кӧл — "La Ora Lago") situas en sudo de Okcidenta Siberio, en Turoĉaka kaj Ulagana distriktoj de Respubliko Altaj.
La nomon Teleckoje (Telesskoje, Teleĵskoje) la lago ricevis antaŭ proks. 400 jaroj far rusaj pioniroj, ĉar sur ĝiaj bordoj loĝis altajaj triboj, nomintaj sin telesoj (teleutoj). La lokaj popoloj ĉiam nomis ĝin Altyn-Kjol, "La Ora Lago". Mongoloj nomas la lagon Altyn-Nor, en la ĉina geografio ĝi estas konata kiel Altaj aŭ Artaj.
Ĝenerale
[redakti | redakti fonton]La lago Teleckoje situas en nord-oriento de la Altajaj montoj, ĉe junto kun Okcidenta Sajano, en giganta tektonika intermonta kavego, en 436-metra alto super la marnivelo. Ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭas akvodislimaj montoĉenoj 2000-2500 metrojn altaj. Oriente kuŝas montoĉenoj Korbu kaj Abakana, okcidente — Altyntu, Sumulta kaj Iolgo, sude de la lago situas Ĉulyŝmana altebenaĵo. La lago estas la kvina en Ruslando (25-a en la mondo) inter plej profundaj.
La longeco estas 77,7 km, la meza larĝeco — 2–3 km, la maksimuma larĝeco — ĝis 5 km. La norda parto etendiĝas latitude; la suda, farante preskaŭ 90-gradan turnon, - meridiane.
La areo estas relative ne granda — 223 km², tamen danke al ega profundo (la meza profundeco de la lago estas 175 m, la maksimuma 325 m — kontraŭ akvofalo Korbu) en ĝi troviĝas enorma kvanto (40 km³) de perfekta malsala akvo, saturita per oksigeno, travidebla ĝis 12—15 metra profundo. En la lagon enfluas ĉ. 70 riveroj kaj 150 provizoraj akvofluoj, kaj 70 % de tuta akvo donas rivero Ĉulyŝman, enfluanta sude. Fordonante siajn akvojn al rivero Bija (98 % de akvoelfluo), la lago rimarkinde partoprenas nutradon de riverego Obj.
La bordoj de lago Teleckoje preskaŭ ĉie estas krutaj kaj abruptaj, kanjonozaj, kaj pitoreske golfet-plenaj. Ekzistas du grandaj golfoj, la Kamgina kaj la Kygina, kiuj estas naturaj frajadejoj por fiŝoj loĝantaj en la lago; norde kaj sude la lago finiĝas per larĝaj etendaĵoj.
La klimato en la valo de lago Teleckoje estas kontinenta; kaj en la kontraŭstaraj ekstremaĵoj la klimataj karakterizoj malsamas. Ekzemple, en la suda parto de lago Teleckoje estas pli varme je 4—5 gradoj, tamen en la norda parto pluvas/neĝas duoble pli. Ĉi tie oni povas sperti raran, sed sufiĉe danĝeran fenomenon — dumtage varmigitaj rokoj, nokte malvarmiĝante «pafas» per ŝtonoj.
Vintre la latituda parto de lago Teleckoje (de Artybaŝ ĝis kabo Aĵi, pli mallarĝa kaj malprofunda) kovriĝas per glacio, sed la meridiana, la profunda, frostiĝas malofte, proks. unu fojon en tri jaroj. La glacio sur Teleckoje estas tre diafana, apud la bordoj je 5—6 metra profundo oni libere povas vidi la fundon.
En lago Teleckoje loĝas 14 specoj de fiŝoj, inter kiuj: salmotruto, teleckoeja timalo, lenok-truto, teleckoeja koregono, perko k.a.
Loĝlokoj sur bordoj de lago Teleckoje: Artybaŝ, Iogaĉ, Jajlu.
Kordonoj sur bordoj de lago Teleckoje: Bele, Ĉiri, Bajgazan, Kamga, Kokŝi, Ĉeluŝ, Koldor, Iĵon.
Legendo
[redakti | redakti fonton]
|
Turismo
[redakti | redakti fonton]La lago Teleckoje estas unu el plej vizitataj turisme lokoj en Respubliko Altaj.[3] La ripozantojn akceptas 18 turismaj bazoj kaj tendarejoj[4]. Oni organizas piedirajn, akvajn, biciklajn, aerajn kaj aŭtajn ekskursojn. Krome, multaj turistoj venadas al la lago por fiŝkaptado.
La dekstra bordo de la lago apartenas al la teritorio de Altaja Ŝtata Natura Rezervejo (AŜNR), sed el la loĝlokoj ĉe la norda ekstremaĵo de la lago (Artybaŝ, Iogaĉ) dum navigada sezono cirkuladas kutroj kaj motorboatoj ĝis kelkaj vidindaĵoj:
- Akvofalo Korbu (Vizito je permeso de l' administrantaro de AŜNR. Eblas ricevi surloke.)
- Ŝtona golfo (Laŭ loka legendo — la ronda funelo de meteorŝtono sur la maldekstra bordo. La vera kialo de l' apero — ŝtonglitado desur la proksima monto)
- Delto de Ĉulyŝman
- Akvofalo Kiŝte
Kelkloke ĉe la lago eblas viziti pitoreskajn grotojn.
Sciencaj esploroj
[redakti | redakti fonton]En la nord-okcidenta parto de la lago, je proks. 6 km de la komenco de rivero Bija, post vilaĝo Artybaŝ, troviĝas kampbazo de Instituto de sistematiko kaj ekologio de animaloj,(Teleckoeja filio de IdSkEdA SF RAS[rompita ligilo]), Siberia fako de Rusia Akademio de Sciencoj; sur ĝia bazo oni esploradas insektomanĝulojn kaj ronĝulojn de la Montara Altajo, helmintofaŭnon de vertebruloj en biocenozoj de nigra tajgo, iĥtiocenozon kaj zooplanktonon de lago Teleckoje.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Teleckoje en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio (ruse).
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Teleckoje (ruse) — artikolo el la Granda Sovetia Enciklopedio.
- ↑ Dulkejt, Tigrij: LAŬ ORIENTA ALTAJO (ruse) «Fizkultura i sport Moskva» 1971
- ↑ retejo Altaj-online: Turismaj bazoj ĉe lago Teleckoje (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-09-22. Alirita 2009-04-23.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Nikolaeva, N. A.: Eĥo de kantoj de Altyn-Kjol. Fabelo. (ruse) Barnaul': «Print-info, Ltd», 2005. - 128 p.; 1000 ekz. ISBN 5-88449-130-1
- Dulkejt, Tigrij: Lago Teleckoje en legendoj kaj sagaoj (ruse) 2-a eld. Bijsk: SEC BiSPI, 1999. - 160 p. ISBN 5-85127-167-1