Projekto de teleskopo Faulkes
La Projekto de teleskopo Faulkes (angle : Faulkes Telescope Project, aŭ FTP) estas eduka projekto subtenita de la Eduka Trusto Dill Faulkes[1]. Ĝi provizas 1 500 horojn da observado per du teleskopoj de 2 m de diametro en Havajo (Faulkes Telescope North sur la monto Haleakalā) kaj en Aŭstralio (Faulkes Telescope South ĉe la Observatorio de Siding Spring). La tempo de observado estas destinata al la eduko kaj al la popularigo, ĉefe en Britio, sed ankaŭ por pli malgrandaj, selektitaj projektoj en Eŭropo kaj Usono.
La FTP operaciis en la skalo de Britio ekde 2004 kaj nuntempe laboras kun projektoj de scienca eduko en Eŭropo kaj aliloke (Usono, Rusio, Israelo) inklude multenombrajn programojn pri sciencoj, matematiko kaj teknologioj pri informo kaj komuniko bazitaj en Eŭropa Unio. FTP estas fakulo en la instruo kaj disciigo pri fiziko kaj matematiko per astronomio kaj kosmaj sciencoj.
La FTP mastrumas larĝan sortimenton da edukaj programoj, kun emfazo sur la eduko por instruistoj kaj la engaĝiĝo de studentoj en la " vera scienco ". Diversaj esploraj projektoj estas nuntempe kondukataj per la teleskopoj Faulkes, la lernejoj ofte havas rolon de kolektantoj de datumoj, ĉefe por la longtempa sekvado, mallongaj intensaj studoj aǔ petoj de observo pri nedaǔraj eventoj (ekzemple GRE, supernovaoj, apud-teraj objektoj aǔ iksradiaj eksplodoj).
En kunlaboro kun la tutmonda projekto Hands-On Universe,[2] la FTPfunkciigas multenombrajn observajn projektojn de studentoj kiel observo de supernovaoj, de asteroidoj, projektoj pri la ciklo de vivo de la steloj, aǔ la kompakta galaksia grupo de Hickson.
La FTP ankaǔ provizas ampleksan edukan materialon.
Robotaj Teleskopoj
[redakti | redakti fonton]La Robotaj Teleskopoj uzataj de la FTP estas posedataj kaj funkciigataj de la Tutmonda Reto de Teleskopoj de la Observatorio de Las Cumbres (LCOGTN).[3] La uzontoj kreu konton (kiel klarigita ĉe la retejo de la FTP) kaj poste povas rezervi 29 minutojn da observa tempo ĉe unu el la teleskoj defore regataj per Interreto. Tiuj teleskoj estas la plej grandaj robotaj teleskopoj en la mondo haveblaj por la britaj lernejoj kaj regataj en reala tempo.
La Projekto de teleskopo Faulkes gajnis en 2008 la Premion Sir Arthur Clarke en la kategorio de Sukceso en Eduko.
Asteroidaj malkovroj
[redakti | redakti fonton]Asteroidoj malkovritaj : 3 | |
---|---|
129092 Snowdonia | 19-a de novembro 2004 |
171183 Haleakala | 30-a de aprilo 2005 |
209552 Isaacroberts | 9-a de novembro 2004 |
Minor Planet Center atribuas al la projekto de teleskopo Faulkes la malkovron de tri asteroidoj en 2004 kaj 2005 sub la nomo Faulkes Telescope Educational Project.[4]
Partoprenantoj
[redakti | redakti fonton](Neplena listo)
Brunico
- Nikolaus Cusanus - Sprachen- und Realgymnasium
Bexley
Broadstairs
Canterbury
Cheltenham
Dartford
Greater Manchester
New Cross
North Yorkshire
Skotlando
- Lockerbie Academy (de 2007)
Kimrio
- Christ College Brecon
- Cardinal Newman RC School
- Ysgol Maesydderwen
West Midlands
Armagh
Ĵerzejo
Bełżyce
- Zespół Szkół im. Mikołaja Kopernika
Dzierżoniów
- Zespół Gimnazjów nr 3 im. Stanisława Konarskiego
Grudziądz
- Zespół Szkół Technicznych
- Planetarium i Obserwatorium Mikołaja Kopernika
Krakovo
- V Liceum Ogólnokształcące im. Augusta Witkowskiego
- Publiczne Salezjanskie Liceum Ogólnokształcące
Lodzo
Niepołomice
Olsztyn
- I Liceum Ogólnokształcące im. A. Mickiewicza w Olsztynie
- Planetarium i Obserwatorium Astronomiczne Olsztynie
Szczecin
Toruń
Varsovio
Lira
- Dr. Obote College Boroboro
Montauk
- Montauk Public School
Novjorko
Manhasset
Ateno
Tiĥero, Evroso
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dill Faulkes Educational Trust (DFET), oficiala paĝaro(angle)
- ↑ Hands-On Universe, plurlingva TTT-ejo. Arkivita el la originalo je 2021-01-19. Alirita 2021-02-07 .
- ↑ Observatorio de Las Cumbres(angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Faulkes Telescope Project, el la paĝaro de Dill Faulkes Educational Trust
- angle The Faulkes Telescope Project, UK, el Online Observatory
- angle La Projekto de Teleskopo Faulkes lanĉita, el Sky & Telescope
- germane Faulkes Telescope Project, el la paĝaro de Haus der Astronomie
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Faulkes Telescope Project en la angla Vikipedio.