Tempo fuĝas
Aspekto
(Alidirektita el Tempo Fuĝas)
Tempo fuĝas | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1995 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | Flandra Esperanto-Ligo | |
Paĝoj | 159 | |
ISBN | 9071205622 | |
Tempo fuĝas estas antologia kolekto de 25 rakontoj de 25 esperantlingvaj aŭtoroj. Redaktis la elekton de prozo originala William Auld, kaj en 1995 eldonis ĝin Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno. Ĉiu el la 25 kontribuoj inter la jaroj 1980 kaj 1994 unuope publikiĝis en la Revuo Monato. Unu el ili estas la novelo Tempo fuĝas de William Auld, kiu donis sian titolon al la tuta volumo kaj kiu ankaŭ estas rete legebla.
Kontribuoj
[redakti | redakti fonton]Interalie (jen 24 kontribuoj el 25, en alfabeta familinoma sinsekvo)
- William Auld: Tempo fuĝas
- Gianfranco Cazzaro: Du mikrorakontoj
- Antropoido Ergatis: Sapiensopolis
- István Ertl: Ĉiuj vojoj
- Alberto Garcia Fumero: Lilit
- Higinio García: Neĝis ĉi-matene, frostas ĉi-nokte (enkonduka novelo pri lia Uzinurbo)
- Bernard Golden: La nekonstruebla turo
- Jozo: Miksilo
- Joanna Konstantinova: Gasto
- Ĝim Kuŝino: Erareto
- Lorjak: Malmorale
- Mao Zifu: Ho Amy
- Julian Modest: Sudlanda renkonto
- István Nemere: La boatisto
- Gonçalo Neves: Dezerta dizerto
- Kondoro: Nikolao
- Francesco Pignatelli: Kie estas Marisa
- Bertram Potts: Rabatako
- Refo: Minoritatoj
- Shi Chengtai: La apostoliga kiso je mil mejloj
- Poul Thorsen: Perdita filo
- Koviljka Tišma-Janković: Timi perfidon
- V. Verda: Blanka oro
- Jack Wright: Unua impreso
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- koncizaj informoj pri la antologio en katalogo de la libroservo de UEA esperante
- recenzo fare de Sten Johansson, kiu ankaŭ estas unu el la 25 kontribuintoj esperante
- la novelo "Tempo fuĝas" de William Auld, rete legebla Arkivigite je 2019-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
- Tempo Fuĝas en la katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Tempo Fuĝas en la katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Tempo Fuĝas en katalogo "Erfgoedbib" (LibraryThing)
- Tempo Fuĝas en katalogo WorldCat (OCLC-kodo 46953839)