Saltu al enhavo

Teri Hatcher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teri Hatcher
Persona informo
Teri Hatcher
Naskonomo Teri Lynn Hatcher
Naskiĝo 8-an de decembro 1964 (1964-12-08) (60-jaraĝa)
en Palo Alto, Kalifornio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater De Anza College (en) Traduki
Fremont High School Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Jon Tenney (en) Traduki (1994–2003) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Emerson Tenney (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
verkisto
jutubisto
televida produktoro
kuraĝigisto
voĉaktoro
aktoro
modelo
filmaktoro
aktivulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1985– vd
Verkado
Verkoj Lois & Clark: The New Adventures of Superman ❦
Desperate Housewives vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teri HATCHER (8a de Decembro, 1964) estas usona aktorino plej bone konata ĉefe pro sia ludado de Lois Lane en la televida serio Lois & Clark: The New Adventures of Superman (1993–1997); de Paris Carver en filmo pri James Bond Tomorrow Never Dies (1997); kaj de Susan Mayer en la televidserio Desperate Housewives (2004–2012), pro kiu ŝi ricevis la premion Ora Globo al la Plej Bona Aktorino en Muzikalo aŭ Komedio kaj tri premiojn de Screen Actors Guild (unu kiel ĉefa aktorino, du kiel parto de la Plej Bona Ensemblo), kaj estis nomumita por premio Primetime Emmy por Elstara Ĉefa Aktorino en Komedia Serio.

Ŝi estis listigita ofte en la 2000-aj jaroj en diversaj versioj de la plej seksallogaj virinoj en la mondo.[1][2][3]

Je Aprilo 2006, Hatcher estis unu el la plej tiom multe pagita televidaktorino en Usono, laŭinforme ricevante 285 000 usonajn dolarojn por ĉiu epizodo de Desperate Housewives. Tiun jaron ŝi estis unu el la tri nomumitaj por la premio al la Favorita Televidistino per Popola Elekto kaj estis denove nomumita por Ora Globo kiel Ĉefaktorino en televida komedia programo. En Majo 2006, ŝi publikigis sian unuan libron, Burnt Toast: And Other Philosophies of Life.[4]

Ŝajne en la fino de Desperate Housewives la kolegaj kunaktorinoj, nome Eva Longoria, Felicity Huffman, Marcia Cross, kaj Vanessa Williams ne amike rilatis al Hatcher.[5]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]