Terra do pecado
Terra do pecado | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | José Saramago |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala |
Eldonado | |
Eldondato | 1947 |
Eldonejo | Minerva |
Terra do pecado (Peklando) estas romano de la portugala verkisto José Saramago publikigita en 1947 laŭ titolo , kiun lia tiama eldonisto trudis komerc-cele. Poste la verko iom forgesiĝis ĝis la famiĝo de la aŭtoro en la 1990-aj jaroj. Ekde tiam estis diversaj eldonoj en diversaj lingvoj, rekuperantaj la originala titolo A viúva, ekzemple en 2022, centjariĝo de la verkisto.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Post frua subita morto de sia edzo, Maria Leonor, juna patrino de du gefiloj, frontas malfacilaĵojn administri sian bienon en Alentejo, kaj la premon de sia medio. Dum sed monatoj ŝi suferas gravan deprimon, kio rezultas en stagnado de la bieno, ĝis iam Maria Leonor rekuperiĝas kaj stariĝas kiel nova terposedanto. Sed, ŝia koro daŭre suferas pro sekreto: spite la funebron, ŝi ankoraŭ deziras. Ŝi spekulativas pri spirita amo kaj seksa amo, dum sendormaj noktoj, aŭdante la amrilatojn de siaj servistinoj kaj suferante solecon. Sed iam du tre diferencaj viroj eniras en ŝian vivon kaj ŝia vivo ŝanĝiĝas.[1]