La filinoj de Edward Darley Boit
Aspekto
(Alidirektita el The Daughters of Edward Darley Boit)
La filinoj de Edward Darley Boit |
John Singer Sargent, 1882 |
Oleo sur tolo |
222,5 x 222,5 cm |
Museum of Fine Arts (Bostono) |
La filinoj de Edward Darley Boit (angle The Daughters of Edward Darley Boit) estas pentraĵo plenumita de la usona pentristo John Singer Sargent en 1882. Ĝi bildigas kvar junajn knabinojn, kiuj estas la filinoj de iu S-ro Edward Darley Boit. La verko nuntempe troviĝas en muzeo de Bostono. La sama artgalerio cetere entenas la du bluajn kaj blankajn ĉinajn vazojn, kiuj videblas en la pentraĵo.
Boit estis la bofilo de John Perkins Cushing.