The Knack... and How to Get It
The Knack... and How to Get It | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Knack ...and How to Get It |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1965 |
Ĝenro | romantika komedio, komedia filmo |
Kameraado | David Watkin |
Reĝisoro(j) | Richard Lester |
Produktisto(j) | Michael Deeley • Oscar Lewenstein |
Scenaro | Charles Wood |
Loko de rakonto | Londono |
Muziko de | John Barry |
Rolantoj | Rita Tushingham • Michael Crawford • Ray Brooks • Donal Donnelly • Jacqueline Bisset • Jane Birkin • Charlotte Rampling • Wanda Ventham • Timothy Bateson • Pattie Boyd • Lucille Soong |
Produktinta firmao | Woodfall Film Productions |
Honorigoj | Ora Palmo |
IMDb | |
The Knack …and How to Get It (Kiel akiri la knack) estas brita komedia filmo de 1965 reĝisorita de Richard Lester en kiu stelulas Rita Tushingham, Ray Brooks, Michael Crawford, kaj Donal Donnelly. La scenaron faris Charles Wood bazita sur teatraĵo de 1962 nome The Knack: A Comedy in Three Acts de Ann Jellicoe. La filmo estis konsiderata simbola de kultura fenomeno Swinging London aŭ Swinging Sixties. Ĝi estis la unua apero en filmoj de Jane Birkin, de Jacqueline Bisset kaj de Charlotte Rampling.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En Anglio, la tempoj ŝanĝiĝas: nune estas la mod-movado kaj la rok-muziko kiuj hegemonias. Nancy venas trajne al Londono, serĉe de junulargastejo, dum Colin malsukcesas en la seksa revolucio. Li petas al sia amiko la dando Tolen instrui al li kiel akiri la «knack» (tio estas la «trukon», la «ŝikon», la «mojozon»). Pro feliĉa hazardo, kiam li iris aĉeti pli grandan liton, Colin kaj lia nova luprenanto, Tom, renkontiĝas kun Nancy.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Michael Crawford kiel Colin
- Rita Tushingham kiel Nancy Jones
- Ray Brooks kiel Tolen
- Donal Donnelly kiel Tom
- William Dexter kiel posedanto de vestovendejo
- Charles Dyer kiel homo en fotobudo
- Margot Thomas kiel instruistino
- John Bluthal kiel kolera patro