Mommsen, kiu estas konsiderata unu el la plej gravaj historiistoj kaj filologoj de la 19-a jarcento, gajnis grandan renomon pro siaj esploroj pri la Romia Regno. El liaj proksimume 1500 verkoj plej elstaras la tri-voluma Römische Geschichte (Romia historio, 1854-55), pro kiu li en la jaro 1902 gajnis la Nobelpremion pri literaturo pro "la plej granda vivanta majstro de la arta historia verkado, kun speciala referenco al lia monumenta verko, Historio de Romo",
Per sia kolektaĵo Corpus inscriptionum Latinarum (ekde 1863) li esence kontribuis al la evoluigo de la moderna epigrafiko. Liaj verkoj Römisches Staatsrecht (Romia ŝtatjuro, 3 vol., 1871-88) kaj Römisches Strafrecht (Romia kriminala juro, 1899) pritraktas la Romian ŝtaton el la vidpunkto de juristo.
La politike liberala Theodor Mommsen de 1881 ĝis 1884 estis membro de la germana parlamento Reichstag.