Tokyo Metro
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Metroo de Tokio (japane 東京の地下鉄, Tōkjō no ĉikatecu), konsistanta el 2 metroaj sistemoj: "Tokyo Metro" kaj "Toej" |
Tokyo Metro | |||||
---|---|---|---|---|---|
東京地下鉄株式会社 | |||||
major railway company (en) rail company (Japan) (en) metroo private railway (en) | |||||
Komenco | 1-a de aprilo 2004 vd | ||||
Antaŭe | Teito Rapid Transit Authority vd | ||||
Geografia situo | 35° 41′ 22″ N, 139° 41′ 30″ O (mapo)35.689444444139.691666666Koordinatoj: 35° 41′ 22″ N, 139° 41′ 30″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Japanio vd | ||||
Sidejo | Ueno | ||||
Situo | Tokio | ||||
| |||||
Posedata de | Ministro pri Financo de Japanio • Tokio vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Linio Namboku Linio Hibija Linio Fukutoŝin Linio Hanzomon Linio Tozaj Linio Ĉijoda Linio Marunouĉi Linio Ginza Linio Jurakuĉo vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | Special company | ||||
Tokyo Metro | |
---|---|
major railway company • metroo • rail company (Japan) • private railway | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Tokio, Japanio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 1927 (kiel "Tokyo Metro" — ekde 2004) |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 203,4 km |
Nombro de linioj | 9 |
Nombro de stacioj | 168 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 6,3 milionoj tage (2010) |
Traklarĝo | 1435 mm (linioj Ginza kaj Marunouchi), 1067 mm (ceteraj linioj) |
Transportisto | Tokyo Metro Co., Ltd. |
Tokyo Metro (japane 東京メトロ, Tōkjō Metoro, laŭvorte: Tokia Metroo) estas metroa sistemo en la urbo Tokio. Ĝi estas unu el du sistemoj (kun Toej), el kiuj konsistas Metroo de Tokio. La sistemo "Tokyo Metro" estas la plej intense uzata metroa sistemo en la tuta mondo laŭ la jara trafiko de pasaĝeroj.
Organizaĵo
[redakti | redakti fonton]La metroa sistemo "Tokyo Metro" estas administrata de la kompanio Tokyo Metro Co., Ltd. (東京地下鉄株式会社 [Tōkjō ĉikatecu kabuŝiki gaiŝa]). Tio estas privata kompanio, kontrolata de la japana registaro kaj de la Tokia urba registaro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis la jaro la Metroo de Tokio estis administrata de la kompanio Teito Rapid Transit Authority (帝都高速度交通営団 [Teito kōsokudo kōcū eidan]), konata ankaŭ kiel "Ejdan" (営団 [Eidan]) aŭ TRTA. Tamen la 1-an de aprilo 2004 granda parto la Metroo de Tokio estis privatigata. La privatigita parto ricevis nomon Tokyo Metro Co., Ltd.. La restinta parto estas dua metroa sistemo Toej, administrta de Tokyo Metropolitan Bureau of Transportation (東京都交通局 [Tōkjōto kōcū kjoku]).
Pag-sistemo
[redakti | redakti fonton]La prezo por vojaĝo per fervojaj retoj, aparte en Tokyo Metro, dependas de distanco inter stacioj de eniro kaj eliro de pasaĝero. Depende de tiu distanco la vojaĝprezo en Tokyo Metro povas esti 160, 190, 230, 270 aŭ 300 enoj (prezoj en januaro 2013). La prezo por infanoj, lernantaj en lernejo, estas duono de la ordinara prezo. Infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernas en lernejo, rajtas vojaĝi senpage (akompaninte de plenkreskulo). La kosto, pagita al "Tokyo Metro", validas nur por uzi ĝiajn liniojn. Por vojaĝi per aliaj fervojaj linioj (eĉ per linioj de Toej) oni devas pagi aparte.
Pasaĝero povas pagi per du manieroj:
- Aĉeti bileton en vendmaŝino ĉe la stacio. Super tiuj maŝinoj troviĝas mapo kaj listo de stacioj (en la japana kaj en la angla) kun respondaj prezoj ĝis ili. La bileto enhavas la sekvan informon: numeron de bileto, daton de vendo, stacio de vendo, prezo por plenkreskulo kaj por infano; la porinfanaj biletoj estas distingebla de ordinaraj (porplenkreskulaj) biletoj per la signo "小" en rondo.
- Uzi karton "PASMO" aŭ "Suica". Kiam pasaĝero almetas tian karton enirante la metroon la sistemo memoras la stacion de eniro. Dum almeto de la karto ĉe eliro la sistemo determinas prezon kaj subtrahas ĝin el la monsumo, estanta sur la karto. Oni povas meti monon sur la karton, uzante la biletan vendmaŝinon ekster elirejo aŭ similan maŝinon antaŭ elirejo.
Estas ankaŭ kelkaj specialaj tipoj de biletoj por specialcela uzo.
Linioj
[redakti | redakti fonton]La sistemo "Tokyo Metro" enhavas 9 liniojn plus unu branĉon (de la linio Marunouchi). Krom nomon kaj numeron, ĉiu linio havas proprajn simbolajn koloron kaj latinalfabetan literon. Ĉar la Metroo de Tokio iam estis unueca metroa sistemo, la numeroj de la linioj estas miksitaj (laŭ sia ordo) kun numeroj de linioj de la sistemo Toej. En la sekva tabelo la linioj estas ordigitaj laŭ dato de malfermo.
Koloro | Marko | N-ro | Nomo de linio | japane | japana prononco | Finstacio | Finstacio | Nombro de stacioj | Longeco | Malfermo | Ŝpuro | Elektra provizo |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
oranĝa | 3 | Ginza | 銀座線 | [Ginza-sen] | Ŝibuja | Asakusa | 19 | 14,3 km | 1927 | 1435 mm | 600 voltoj, KK, kontaktrelo | |
ruĝa | 4 | Marunouchi | 丸ノ内線 | [Marunouĉi-sen] | Ogikubo | Ikebukuro | 28 | 24,2 km | 1954 | |||
Marunouchi (branĉa) | 丸ノ内線分岐線 | [Maranouĉi-sen bunkisen] | (Nakano-Sakaŭe) | Honanĉo | 4 | 3,2 km | 1962 | |||||
arĝenta | 2 | Hibiya | 日比谷線 | [Hibija-sen] | Naka-Meguro | Kita-Senĝu | 21 | 20,3 km | 1961 | 1067 mm | 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo | |
blueta | 5 | Tozaj | 東西線 | [Tōzai-sen] | Nakano | Niŝi-Funabaŝi | 23 | 30,8 km | 1964 | |||
verda | 9 | Chiyoda | 千代田線 | [Ĉijoda-sen] | Jojogi-Uehara | Kita-Ajase | 20 | 24,0 km | 1969 | |||
flava | 8 | Yūrakuchō | 有楽町線 | [Jūrakuĉō-sen] | Ŭakoŝi | Ŝin-Kiba | 24 | 28,3 km | 1974 | |||
purpura | 11 | Hanzōmon | 半蔵門線 | [Hanzōmon-sen] | Ŝibuja | Oŝiage | 14 | 16,8 km | 1978 | |||
akva | 7 | Namboku | 南北線 | [Nanboku-sen] | Meguro | Akabane-Iŭabuĉi | 19 | 21,3 km | 1991 | |||
bruna | 13 | Fukutoŝin | 副都心線 | [Fukutoŝin-sen] | Ŭakoŝi | Ŝibuja | 16 | 20,2 km | 2008 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo (japane, angle, ĉine kaj koree)
- Horaro de fervojaj linioj en Kanto[rompita ligilo] (japane)
- Horaro de fervojaj linioj en Kanto: privataj kaj metroo Arkivigite je 2012-11-26 per la retarkivo Wayback Machine (japane)