San Emiliano (León)
San Emiliano | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 596 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 58′ N, 6° 0′ U (mapo)42.971666666667-6.0005555555556Koordinatoj: 42° 58′ N, 6° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 180 m [+] | ||
Areo | 211,05 km² (21 105 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Emiliano [+] | |||
San Emiliano [sanemiLJAno] (Santu Michanu [santumiĈAnu] en leona) estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco kaj pli precize al la tradicia areo Babia.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Candemuela, Cospedal, Genestosa, La Majúa, Pinos, Riolago, Robledo de Babia, San Emiliano, Torrebarrio, Torrestío, Truébano, Villafeliz de Babia, Villargusán kaj Villasecino, okupas totalan areon de 210,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 630 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 250 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 73 km de Leono, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Asturio; sude kun Murias de Paredes kaj Riello; okcidente kun Cabrillanes; kaj oriente kun Sena de Luna.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
San Emiliano. Ponto ĉe la Akvorezervejo de Luna.
-
Fino de la Akvorezervejo.
-
Rigardejo Puerto de Ventana.
-
Panoramo el la montopasejo.
-
Monto Peña Ubiña inter nuboj.