Pasado (astronomio)
astronomia pasado (aŭ tranzito) estas astronomia fenomeno, kiu okazas kiam kosma objekto intermetiĝas inter observanton kaj alian kosman objekton. La unua objekto ŝajnas moviĝi antaŭ la dua. Sen kroma precizigo estas subkomprenate, ke la observanto situas sur Tero.
Difinoj
[redakti | redakti fonton]La termino « pasado » estas uzata, kiam la angula diametro de la pli proksima objekto aperas klare pli malgranda ol tiu de la malproksima objekto. Se la proksima objekto havas pli grandan angulan diametron, oni parolas pri kaŝado de la malproksima korpo fare de la proksima. (ekzemple: kaŝado de stelo fare de planedo)
Oni parolas pri eklipso kiam proksima objekto pasas antaŭ luma korpo kaj estigas malkreskon de ties lumo (ekzemple: eklipse duopa stelo); suna eklipso estas aparta okazo de pasado de Luno antaŭ Suno.
Tuŝoj
[redakti | redakti fonton]Dum pasado, okazas kvar ŝajnaj « tuŝoj » de la disko de la granda objekto fare de tiu de la malgranda en la jena sinsekvo:
- Unua tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas ekstera de la granda kaj moviĝas internen de tiu ĉi.
- Dua tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas interna de la granda kaj moviĝas internen de tiu ĉi.
- Tria tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas interna de la granda kaj moviĝas eksteren de tiu ĉi.
- Kvara tuŝo: la pli malgranda korpo ŝajnas ekstera de la granda kaj moviĝas eksteren de tiu ĉi.
Pasadoj en la Sunsistemo
[redakti | redakti fonton]Pasado antaŭ Suno
[redakti | redakti fonton]De Tero eblas observi la pasadojn de planedoj antaŭ Suno nur se iliaj orbitoj estas pli malgrandaj ol tiu de Tero. Nur Merkuro kaj Venuso estas en tiu kazo. Tiuj fenomenoj estas tamen maloftaj. La lasta pasado de Merkuro okazis en 2006 kaj la proksima okazos en 2019; la lasta pasado de Venuso okazis en 2004 kaj la proksima okazos en 2012.
Pasadoj de kometoj kaj de asteroidoj antaŭ Suno teorie eblas, sed ĝis nun neniaj el tiuj estis observitaj kun certeco.
Plej ofte restas la pasado de nia luno (suna eklipso) antaŭ Suno.
Pasado antaŭ planedoj
[redakti | redakti fonton]Pasado de naturaj satelitoj antaŭ iliaj planedo (ĉefe Jupitero[1] kaj Saturno[2]) tre oftas.
Sed maloftas ke planedo pasadas antaŭ alian planedon. Estas mirindete, ke nenia pasado (nek planed-kaŝado) okazas inter 1818 kaj 2065.
Dato | La planedo : | pasas antaŭ : | tipo |
---|---|---|---|
19-a de septembro 1702 | Jupitero | Neptunon | kaŝado |
20-a de julio 1705 | Merkuro | Jupiteron | pasado |
14-a de julio 1708 | Merkuro | Uranon | kaŝado |
4-a de oktobro 1708 | Merkuro | Jupiteron | pasado |
28-a de majo 1737 | Venuso | Merkuron | kaŝado |
29-a de aŭgusto 1771 | Venuso | Saturnon | pasado |
21-a de julio 1793 | Merkuro | Uranon | kaŝado |
29-a de aŭgusto 1808 | Merkuro | Saturnon | pasado |
3-a de januaro 1818 | Venuso | Jupiteron | pasado |
22-a de novembro 2065 | Venuso | Jupiteron | pasado |
15-a de julio 2067 | Merkuro | Neptunon | kaŝado |
11-a de aŭgusto 2079 | Merkuro | Marson | kaŝado |
27-a de oktobro 2088 | Merkuro | Jupiteron | kaŝado |
7-a de aprilo 2094 | Merkuro | Jupiteron | pasado |
21-a de aŭgusto 2104 | Venuso | Neptunon | kaŝado |
14-a de septembro 2123 | Venuso | Jupiteron | pasado |
15-a de julio 2126 | Merkuro | Marson | kaŝado |
15-a de julio 2133 | Venuso | Merkuron | kaŝado |
La kaŝado de Merkuro malantaŭ Venuso estis observita la 28-an de majo 1737 de la brita astronomo John Bevis en la Reĝa Observatorio de Greenwich. Estas la ununura kaŝado inter planedoj, kiu estis precize priskribita. Pasado de Marso antaŭ Jupiteron la 11-an de septembro 1170 estis observita fare de la monaĥo Gervase de Canterbury, kaj de ĉinaj astronomoj.
Pasado ekster la Sunsistemo
[redakti | redakti fonton]Estas observeblaj la pasadoj (aŭ eklipsoj) de iuj duopaj steloj. Oni povas ankaŭ observi la pasadon de ekstersunsistemaj planedoj, centoj da tiaj planedoj.[3] estis tiel malkovritaj, unu plej konata estas CoRoT-9b.[4]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Pasado de Merkuro
- Pasado de Venuso
- Pasado de Merkuro elde Venuso
- Pasado de Venuso elde Marso
- Pasado de Tero elde Marso
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lokado de la Galileaj lunoj de Jupitero. La nomoj de la lunoj en pasado aperas flava, tiu de la lunoj en kaŝado aperas ruĝa (france)
- ↑ La lunoj de la ringata gasgiganto Saturno[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Gvatu la ĉielon. Cento da ekstersunaj planedoj malkovrataj (angle)
- ↑ CoRot-9 b: promesiva ekstersunsistema planedo (france)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france La pasado de Venuso klarigata al la infanoj[rompita ligilo]
- france La pasado de Merkuro de 2003
- angle La venonta pasado de Venuso en 2012 Arkivigite je 2021-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Fotografioj de la pasado de la Internacia Kosmostacio antaŭ Suno
- angle Pasadoj en la Sunsistemo: Dekkvinmiljara katalogo