Trémeur
Trémeur | ||
komunumo | ||
|
||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Regno | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Arondismento | Dinan | |
Kantono | Broons (ĉefurbo) | |
Komunumaro | Komunumaro de la Lando de Du Guesclin | |
Situo | Trémeur | |
- koordinatoj | 48° 20′ 54″ N 02° 15′ 45″ U / 48.34833 °N, 2.26250 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 87 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 30 m s. m. | |
Areo | 14,56 km² (1 456 ha) | |
Loĝantaro | 684 (2010) | |
Denseco | 46,98 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Henri Francois | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 22250 | |
INSEE | 22369 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Vikimedia Komunejo: Trémeur | ||
Retpaĝo: tremeurinfo | ||
Trémeur [tʁemœʁ] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Trémeur situas mezvoje inter Saint-Brieuc kaj Rennes, trairata de Nacia Vojo RN 12 kaj per fervojo Parizo-Brest.
Trémeur estas trairata per rivero : la Rosette[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La paroĥo de Trémeur estis kreita en Mezepoko, sekve de partigo de la malnova paroĥo de Sévignac kaj de tiam apartenas al la senjorlando de Broons.
Ĝia nomo, kiu venas de la bretona « trec'h », venko, kaj « meur », granda, aperis ekde 1249 en ĉarto de Roland de Guitté sub formo Tremur. La nomo poste aperis en diversaj formoj : Tremeur, en ĉ. 1330, la paroĥo de Tremour en la diocezo de Saint-Malo en la ĉartoj de la priorejo de Trédias en 1346, poste denove Tremeur en la 15-a jc.
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]Blazono | france D'azur à Saint Georges monté sur un cheval terrassant un dragon, le tout d'or.
esperante Lazura kun sankta Georgo rajdanta ĉevalon venkanta drakon, ĉio ora. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lingvo
[redakti | redakti fonton]Tie estas parolata la Galoa lingvo, unu el la du lingvoj de Bretonio sed ne la bretona lingvo[2].
Administrado
[redakti | redakti fonton]Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
marte 2001 | 2008 | Henri François | Socialista Partio (PS) | Emerita instruisto
|
marte 2008 | Henri François | Socialista Partio (PS) | Emerita instruisto, prezidanto de la Komunumaro
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Demografio
[redakti | redakti fonton]Sportoj
[redakti | redakti fonton]Lokoj kaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Saint-Pierre, romanika, de la 12-a jc al la 15-a jc, klasita Monumento Historia
- Priorejo Saint-Georges (1346)
- Akvomuelejoj de Gravier kaj Yvignac
- Nobeldomo de portes, datiĝanta de la 16-a jc
- Nobeldomo de Gautrel, datiĝanta de la 16-a jc
- Domo de La Fontaine-Glé, datiĝanta de 1605
- Kolono Du Guesclin, starigita lime de Broons kaj Trémeur
- Nobeldomo de Noday, kiu konservis la blazonon de familio De Kergu
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
[redakti | redakti fonton]- Bertrand Du Guesclin (ĉ. 1320 - 1380), konestablo de Francio
- Bernard Le Guével, verkisto de krimfikcioj
Muziko
[redakti | redakti fonton]- La noce à Trémeur - Musique et chants de Haute-Bretagne (Elie Guichard / Angélina Guichard / Robert Tardivel), disko eldonita de La Guédenne de Dinan en 1975
- Sonneurs d'accordéon (kun Robert Tardivel, ktp.), KD eldonita en 1998
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Côtes-d'Armor
- Kontoj de la komunumo Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (1995) En pays rural. Flohic éditions. ISBN 2-9502844-0-X.
- (1998) Le Patrimoine des Communes du Pays Sud de Dinan. Flohic éditions. ISBN 2-84234-061-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Trémeur sur retpaĝo de INSEE Arkivigite je 2012-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala TTT-ejo de Trémeur Arkivigite je 2008-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Trémeur sur retpaĝo de Nacia Geografia Instituto
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En 1248, Guillaume de Bron partoprenis en la sepa krucmilito, en kiu li distingiĝis kovrante la franca reĝon sankta Ludoviko per sia korpo en la batalo de Mansourah en 1250. La nomoj de la riveroj Rosette kaj Damieta, kiuj trairas la kantonon de Broons referencas al tiu okazaĵo, ĉar temas pri la nomoj de du brakoj de la riverego Nilo
- ↑ En departemento Côtes-d'Armor, la bretona lingvo estas parolata nur okcidente de la departemento, aliflanke de Guingamp
|