Saltu al enhavo

Tur-strato 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tur-Strato 4)
Tur-Strato 4
Tur-Strato 4
Tur-Strato 4
Aŭtoro Hans Weinhengst
Eldonjaro 1934
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 174
vdr

Tur-Strato 4 estas 174-paĝa originale esperantlingva romano verkita de Hans Weinhengst. Ĝi unue aperis ĉe Literatura Mondo el Budapeŝto en la jaro 1934. Eldonejo Artur E. Iltis el Sarbrukeno prizorgis represon en 1988.

Libroprezentado de Turmstraße 4, la germana traduko de "Turstrato 4" de Hans Weinhengst, Vieno 2017. De maldekstre: Christian Cimpa, Jorghi Poll, Kurt Lhotzky

En 2017 publikiĝis en Vieno germanlingva eldono de la romano - Turmstraße 4. Tradukinto el la esperantlingva originalo estis Christian Cimpa.

Citaĵo
 Profunda realismo, objektiva rak­ontmaniero pri la sorto de la falinto  de l'vivo, montro de materiala kaj anima mizero. Flua, facila lingvo. 
— 1934, Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Tur-Strato 4 estas unu el tiuj domegoj en la Viena laborista kvartalo, en kiu dum la nuna senlaborula tempo la mizero atingis sian kulminan punkton. En unu el la kvindekses loĝejoj loĝas Marta Groner, dekokjara knabino, kun siaj gepatroj. Feliĉo ne estas en tiu hejmo. Patro Groner, militviktimo, estas ebriulo kaj en kolerega stato li volas mortbati Martan pro tio, ke ŝi amas Karlon Weber, senlaborulon kaj kunloĝanton de la lu-kazerno. 
— 1934, M. De Waard, La Esperanta Literaturo
Citaĵo
 Jen la unua libro de nova verkisto. La eldonistoj diras: “Ni ekirigis la romanon ne nur kiel grandan promeson pri la talento de l' aŭtoro, sed ankaŭ kiel belan kaj valoran plenumiĝon.” Kaj ili estas pravaj.

Jen bildo de kelkaj familioj en malriĉa kvartalo de Vieno. Oni legas pri baraktado kontraŭ malriĉo kaj ĉia malfacilo ; pri sopiro, amo, ĵaluzo, sufero; pri la konservo de kelkaj idealoj malgraŭ perdo de religio kaj moralo; pri espero, strebado, kaj fina malespero. La libro ne predikas iun politikan dogmon ; eble pro tio ĝi des pli konvinke montras la netolereblecon de la nuntempa socia malordo. La verko ne estas por infanoj, nek por tiu, kiu serĉas legaĵon gajigan ; oni sentas ĝin sincera, forta, sed ne troigita priskribo de vivkondiĉoj, ho, ve ! tro ofte troveblaj, se oni ne fermas la okulojn. La stilo estas flua, kaj la verko estas valora aldonaĵo al nia literaturo. Aŭtoro kaj eldonejo estas egale gratulindaj. Kelkaj vortoj : pigra, defraŭdo (kial ne fraŭdo ?), gemula (hejmeca) gambo, trista, konjunkturo, estas dubindaj; ili almenaŭ estas uzitaj tiel diskrete, ke ili ne tro ĝenas. Pri rodi (to gnaw) ; framo (“framework,” alia ol kadro); strobilo (“fir-cone”) ; malmultaj disputus. La aŭtoro ŝanceliĝas inter de, post, ekde, depost (ĉu influate de la lasta li skribis ankaŭ la same malbonan dekiam ? Ni legas konatulo kaj (plibone) konato ; memmortigo kaj (pb.) sinmortigo ; memprimoka (sinmoka). Korektendaj en posta eldono estas dekkvar (dek kvar); apenaŭ ke li parolis (apenaŭ li parolis); domaĝo (difekto : domaĝi ne signifas difekti : pri tio certe eraras la Plena Vortaro); aliel (alie) ; mi ne povas helpi tion (mi ne povas eviti tion, mi kulpas pri tio); Germanio (Germanujo) ; damnita (damninda) ; tiel... ol (kiel); 50 kilometroj potage (po 50 k. tage). Ĉu sen ofendi estas pli bona, ol senofende ; sen ke li donis signon, ol sen signo de li ; kelkiu, kelkiam, ol iu, iam; certa virino, ol iu vivino ? Cetere, kial bojkoti iu? Se certa signifas jen certa, jen iu, kion signifas li havis certajn rajtojn ?

Notindaj esprimoj : malpureca grizaĉo ; prakaŭzo ; kanajlino ; de pord' al pordo ; disketoj skalumitaj ; proletinfano ; vivaĉi je la graco de aliaj; kinejo; Kompreneblas, ke ; gardi la liton (resti en lito); zorgumi (anksii, esti maltrankvila); iam-tiam, ie kaj tie; io malfeliĉokaŭza ; serpentoj (queues) da laboremuloj ; de-pord-al-porda negocado ; alidecidigi iun ; esti dum tempeto en duopo kun la patrino ; sufero submimis ŝin ; situacio senelvoja. 
— La Brita Esperantisto - Numero 349, Majo (1934)


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Kovrilo de la eldono de 1988.