Tuxtla Gutiérrez (Chiapas)
Tuxtla Gutiérrez | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Chiapas | ||
Poŝtkodo | 29000–29112 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 503 320 | ||
Loĝdenso | 1 728 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 16°45′N 93°7′U / 16.75°N, 93.117°U (mapo) | ||
Alto | 520 m | ||
Areo | 412 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tuxtla Gutiérrez Municipality [+] | |||
Tuxtla Gutiérrez estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Tuxtla Gutiérrez. Ĝi samtempe estas la ĉefurbo de Chiapas. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07101.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 503320 loĝantojn. El tiuj estis 240871 viroj kaj 262449 virinoj. La komunumo havas surfacon de 412 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 520 metroj super la marnivelo.
La komunumo norde limas al la komunumoj San Fernando, Osumacinta kaj Chiapa de Corzo, oriente kun Chiapa de Corzo, sude kun Suchiapa kaj Ocozocoautla kaj okcidente kun Berriozábal kaj Ocozocautla de Espinosa.
La rivero Grijalva (alia nomo: Río Grande) es la norda natura limo kun Chiapa de Corzo y el río Suchiapa es el límite natural con el municipio homónimo.
Loĝlokoj kaj vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]En la komunumo ekzistas entute 84 diversaj loĝlokoj. 3 el ili estas urbecoj kaj 81 kamparecaj. La urbecaj estas:
- La urbo de Tuxtla Gutiérrez: 16° 45′ N 93° 07′ U / 16.750 °N, 93.117 °U (mapo), en mezuma alteco de 600 metroj super la marnivelo. Tuxtla situas ĉ. 650 kilometrojn for de la ĉefurbo de Meksiko (aŭtoŝoseo kun pago). La loĝlokoj Terán kaj Plan de Ayala estas kunligitaj kun Tuxtla Gutiérrez kaj formas praktike parton de ĝi.
- La urbeto Copoya: 16° 42′ 50″ N 93° 07′ 10″ U / 16.71389 °N, 93.11944 °U (mapo), 860 metroj super la marnivelo situas ĉ. 4 km for de Tuxtla Gutiérrez.
- La urbeto El Jobo: 16° 42′ 11″ N 93° 06′ 24″ U / 16.70306 °N, 93.10667 °U (mapo), 880 metroj super la marnivelo situas ĉ. 5 km for de Tuxtla Guíérrez.
Kamparecaj loĝlokoj estas ekzemple: Emiliano Zapata, La Libertad, Tierra Colorada, Lacandón, San Juan, Julio César Ruiz Ferro Segunda sección, San Vicente El Alto y el resto son predios rurales.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 294455 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 271395 scipovis legi kaj skribi kaj 22549 personoj estis analfabetoj. Do 92% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 8% estis analfabetoj.
434143 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 9298 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 2.14% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tuxtla Gutiérrez Arkivigite je 2006-11-17 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)