Saltu al enhavo

Kombinaĵo de 2 riproĉaj dekduedroj

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UC69)
Kombinaĵo de du riproĉaj dekduedroj
Plia nomo UC69
Bildo
Speco Unuforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 120
Lateroj 300
Edroj 40+120 trianguloj,
24 kvinlateroj
Komponantoj 2 riproĉaj dekduedroj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto Nememspegulsimetria dudekedra I
vdr

En geometrio, kombinaĵo de du riproĉaj dekduedroj estas unuforma pluredra kombinaĵo, komponaĵo de la 2 spegulaj variantoj de la riproĉa dekduedro.

La situo de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas la sama kiel de konveksa neunuforma senpintigita dudek-dekduedro, havanta nekvadratajn ortangulajn edrojn kaj malregulajn seslaterajn kaj deklaterajn edrojn kun alterne du malsamaj lateraj longoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Unuformaj Kombinaĵoj de Unuformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.