Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo
Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo | ||
---|---|---|
United Nations treaty (en) | ||
Komenco | 9-a de majo 1992 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, konata sub la siglo UNFCCC (angle United Nations Framework Convention on Climate Change) estas nomo de internacia interkonsento de Unuiĝintaj Nacioj por eviti la sekvojn de tutmonda klimatŝanĝiĝo.
Ĝi ebligas interalie pliigi la publikan konscion, tutmonde, pri la problemoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo. La 197 landoj, kiuj ratifis la Konvencion, estas nomataj Partioj de la Konvencio. La sekretariejo de la UNFCCC situas en Bonn, Germanio.
En 1997, registaroj aprobis integrigi aldonon al la traktato, konatan kiel la Protokolo de Kioto, kiu havas pli fortajn (kaj laŭleĝe devigajn) iniciatojn.
Konferenco de la Partioj (COP)
[redakti | redakti fonton]La Konferenco de la Partioj (COP, laŭ la akronimo en la angla) estas la "supera organo" de la Konvencio, tio estas, ĝia plej alta decida aŭtoritato. Ĝi estas asocio de ĉiuj landoj kiuj estas Partioj al la Konvencio.
La COP respondecas pri konservado de internaciaj klopodoj por solvi la problemojn de klimata ŝanĝo. Ĝi ekzamenas la efektivigon de la Konvencio kaj la devontigojn de la Partioj surbaze de la celoj de la Konvencio, novajn sciencajn eltrovaĵojn kaj la sperton akiritan en la efektivigo de klimatŝanĝaj politikoj. Ĉefa tasko de la COP estas revizii naciajn komunikadojn kaj emisiajn stokregistrojn prezentitajn de Partioj. Surbaze de ĉi tiuj informoj, la COP taksas la efikojn de la mezuroj adoptitaj de la Partioj kaj la progreson faritan por atingi la finan celon de la Konvencio.
La COP kunsidis ĉiujare ekde 1995. La COP kunsidis en Bonn, la sidejo de la Sekretariejo, krom kiam Partio proponas gastigi la kunsidon (kio estas kutima). La XXVI-a Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo devis okazi en januaro 2020 sed pro la COVID-19-pandemio, ĝi estis prokrastita al la sekva jaro.
La amaskomunikilaro kutime nomas ĉiun COP la "Klimata Pintkunveno".
Konferencoj de la partioj
[redakti | redakti fonton]- COP-1, printempo 1995, Berlin, Germanio
- COP-2, julio 1996, Ĝenevo, Svislando
- COP-3, decembro 1997, Kioto, Japanio (vidu Protokolo de Kioto)
- COP-4, novembro 1998, Bonaero, Argentino
- COP-5, 25-a de oktobro ĝis 5-a de novembro 1999, Bonn, Germanio
- COP-6, 13-a de novembro ĝis 25-a de novembro 2000, Hago, Nederlando
- COP-6 (daŭrigo), 17-a ĝis 27-a de julio 2001, Bonn, Germanio
- COP-7, 29-a de oktobro ĝis 10-a de novembro 2001, Marakeŝo, Maroko
- COP-8, 13-a de oktobro ĝis 1-a de novembro 2002, Nov-Delhio, Hindio
- COP-9, 1-a ĝis 12-a de decembro 2002, Milano, Italio
- COP-10, 6-a ĝis 17-a de decembro 2004, Bonaero, Argentino
- COP-11, 28-a de novembro ĝis 9-a de decembro 2005, Montrealo, Kanado
- COP-12, 6-a ĝis 17-a de novembro 2006, Nairobi, Kenjo
- COP-13, 3-a ĝis 15-a de decembro 2007, Nusa Dua, Indonezio
- COP-14, 1-a ĝis 12-a de decembro 2008, Poznano, Pollando
- COP-15, 7-a ĝis 18-a de decembro 2009, Kopenhago, Danio
- COP-16, 2010, Kankuno, Meksikio
- COP-17, 2011, Durbano, Sudafriko
- COP-18, 2012, Doho, Kataro
- COP-19, 2013, Varsovio, Pollando
- COP-20, 2014, Limao, Peruo
- COP-21, 2015, Parizo, Francio
- COP-22, 2016, Marakeŝo, Maroko
- COP-23, 2017, Bonno, Germanio
- COP-24, 2018, Katowice, Pollando
- COP-25, 2019, Madrido, Hispanio (sed ĉeforganizita de Ĉilio)
- COP-26, 2021, Glasgovo, Unuiĝinta Reĝlando
- COP-27, 2022, Ŝarm el Ŝejĥ, Egiptio
- COP-28, 2022, Dubajurbo, Emirlandoj
- COP-29, 2024, Bakuo, Azerbajĝano
Ĝeneralaj sekretarioj
[redakti | redakti fonton]- 1991–2002: Michael Zammit Cutajar
- 2002–2005: Joke Waller-Hunter
- 2006–2010: Yvo de Boer
- 2010-2016: Christiana Figueres
- 2016-: Patricia Espinosa
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]United Nations Framework Convention on Climate Change (en, es, fr)