Saltu al enhavo

Šance (Vrbovce)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el U Sabotů)
Šance
vilaĝo
Šance
Oficiala nomo: Šance
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Myjava
Administra municipo Vrbovce
Montaro Blankaj Karpatoj
Situo Šance
 - koordinatoj 48° 49′ 02″ N 17° 30′ 45″ O / 48.81722 °N, 17.51250 °O / 48.81722; 17.51250 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Vikimedia Komunejo: Šance (Vrbovce)
Portalo pri Slovakio

Domaro Šance[1] (ankaŭ Na Šancích, antaŭe U Sabotů, antaŭe slovake Sabotovci) estas parto de municipo Vrbovce en slovaka distrikto Myjava. Ĝi situas en montaro Blankaj Karpatoj en valo de rivero Teplica. Ĝi situas sur vojkruciĝo de ŝoseoj de la dua klaso numero II/499 kaj II/500, troviĝas ĉi tie fervoja stacio Vrbovce.

Kvankam la domaro apartenas al Slovakio, historie ĝi apartenis al Moravio kaj ĝis la 24-a de julio 1997 ĝi apartenis al moravia municipo Javorník. En la domaro okazis referendumo, en kiu plimulto de loĝantoj elparolis sin por aparteni al Slovakio[2]. Poste ĝi estis la 25-a de julio 1997 komune kun pluaj kelkaj parceloj en Ĉeĥio alligita al Slovakio surbaze de interŝtata kontrakto pro interŝnaĝo por la slovaka parto de domaro Sidonie kaj kelkaj pluaj parceloj, kio kaŭzis siatempe grandajn politikajn kontraŭdirojn kaj kontraŭ la alligo al Slovakio staris sin ankaŭ parto de domaro U Sabotů. En septembro de 1998 la domaro U Sabotů estis alinomita al la nuntempa nomo Šance. La nova ŝtatlimo ĉi tie kreas kojnon direktanta sur montoselo internen de la teritorio de Ĉeĥa respubliko. Ĉe la pinto de la kojno en la selo troviĝas fervoja stacio Vrbovce, malproksima de la propra Vrbovce proksimume 4,5 km.

Tra la selo kondukas slovaka ŝoseo II/500 de Senica kaj Vrbovce, al kiu ligas la ĉeĥa ŝoseo I/71 ĝis Javorník. Proksime de la domaro al la ŝoseo II/500 aliĝas slovaka ŝoseo II/499 el Myjava. El Myjava ĝis Javorník kondukas ankaŭ fervojlinio, sur la ĉeĥa teritorio sub numero 343. Ĉirkaŭ la fervoja stacio Vrbovce kondukas du markitaj turismaj vojoj, blua turisma marko blua kaj ruĝa turisma marko ruĝa; ambaŭ transiras el Ĉeĥio en Slovakion.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Magdalena Sodomková: Neměli jsme se dělit, míní u hranic. MF Dnes, 28. 12. 2007, str. A9
  2. Archivovaná kopie. Arkivita el la originalo je 2014-03-03. Alirita 2014-02-26.