Alpa Universitato de Grenoblo
Etoso
(Alidirektita el Universitato de Grenoble)
La Alpa Universitato de Grenoblo (france Université Grenoble Alpes) estas publika universitato en la sud-orient-francia urbo Grenoblo. Tri apartaj universitatoj ekzistis ekde 1969, kreitaj per restrukturado en la franca supera eduka sistemo post la studentaj tumultoj de 1968. En 2016, la tri universitatoj estis reunuigitaj por formi la Universitaton de Grenoblo.
La tri universitatoj de la grandurbo estis:
- Universitato Joseph Fourier Grenoble I
- Universitato Pierre Mendès-France Grenoble II
- Universitato de Stendhal Grenoble III
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- https://www.univ-grenoble-alpes.fr/francais/, https://www.univ-grenoble-alpes.fr/ Oficiala retejo (france)
la nuna teknologia universitata instituto I |
![]() la universitata biblioteko |