Saltu al enhavo

Monolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unuŝtono)
Monto Aŭgusto, en la samnoma nacia parko (d), estas la plej granda monolito en la mondo.
Monolito en la Expo.02, Svislando.

La vorto monolito devenas de la grekaj mono kaj lithos kaj do signifas unuŝtono. Oni nomas tiel rokojn, ŝtonegojn, kolonojn, monumentojnskulptaĵojn el nur unu kompakta bloko. En figura signifo ankaŭ unuanimaj homgrupoj - ekzemple partioj - povas esti "monolitaj". Kelkaj kulturoj ligas al monolitaj ŝtonoj signifon religiankultan.

Laŭ Francisko Azorín monolito estas Unupeca ŝtona konstruaĵo.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 143.