Unua egipta dinastio
Unua egipta dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio de Egiptio | ||
Apero | -3150 vd | |
Fino | -2850 vd | |
Lando | Antikva Egiptio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | Frua Dinastia Periodo de Egiptio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Unua dinastio de egiptaj faraonoj estas parto, kune kun la 2a dinastio, de la Arkaika Periodo, al la proksima Abidozo, en la Alta Egiptio.
La periodo koincidas kun la fino de la periodo nomata Nakado 3 kaj trairas ekde la jaro 3100 ĝis 2900 a.K proksimume, kvankam tiu ĉi dinastio varias laŭ la komparitaj kronolgioj en la bibliografiaj fontoj laŭ la metodoj adoptitaj.
La unuaj faraonoj solidigis la unuigon de la Alta kaj Malalta Egiptio sub ilia povo, ekiĝante la historio de la faraona Antikva Egiptio kaj tiel la Unua Dinastio de Egiptio. Malgraŭ la unuiĝo, administre ili restis kiel du lokaj ŝtatoj, origino de la estontaj nomosoj.
La opinio de la plejmulto el la esploristoj kaj egiptologoj estas tiu ke la unua faraono kaj unuiginto de la lando estis Horuso Narmero (poste nomata Menio en la Reĝa Listo de Abidozo kaj la Torin-papiruso, Menes por Manetono, kaj Men aŭ Min por Herodoto).
Hipotezoj pri la unuiĝo de Egiptio
[redakti | redakti fonton]La formado de la egipta ŝtato estas debat-objekto; ekzistas pluraj teorioj kiuj klopodas ekspliki la diversajn faktorojn, kaŭzojn kaj procezojn kiuj kunigis la Ŝtaton egiptan.
- Subtenantoj de paca origino, fondita super komercaj rilatoj: Trigger, Wildung kaj Köhler.
- Pere de militoj, invadoj kaj aliaj konfliktoj: Kaiser, Helck kaj von der Way.
- Miksaĵo de pluraj faktoroj: Hoffman, Kemp kaj Bard.
Faraonoj de la 1a Dinastio
[redakti | redakti fonton]Nomo | Komentoj | Regperiodo[1] Jaro (± 100 jaro) |
---|---|---|
Narmer | Ankaŭ nomata Meneso, estas konsiderata la unua faraono de la Antikva Egiptio kaj fondinto de la 1a dinastio | 3050 - 3007 a. K. |
Hor-Aha | Praktikis la medicinan arton, militis en Nubio kaj Libio | 3007 - 2975 a. K. |
Nejthotep | Ebla edzino de Hor-Aha kaj reĝino regentino de sia filo Ĝer | |
Ĝer | Komercis kun Libano, konkeris Seĥat-landon, parton de Sinajo kaj Kanaano; militis kontraŭ Buto kaj Dep reunuigante Egiption | 2975 - 2927 a. K. |
Ĝet | Realigis ekspediciojn ekster Egiptio; granda malsatego frapis la landon | 2927 - 2914 a. K. |
Meritneith | Reĝino regento, patrino de Den[2] | |
Den | Militis en Sinajo; realiĝis ĝenerala loĝant-registrado en la tuta lando | 2914 - 2867 a. K. |
Aĝib | Konsiderita kiel uzurpanto; periodo el nebulaj politikoj | 2867 - 2861 a. K. |
Semerĥet | Konsiderita kiel uzurpanto; dum lia epoko okazis pluraj mirindaĵoj | 2861 - 2857 a. K. |
Kaa | Lia funebra komplekso en Sakkara estas la unua en la egipta historio kiu inkluzivas la funebran templon | 2853 - 2828 a. K. |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dato laŭ von Beckerath, krom Narmer.
- ↑ Toby A. H. Wilkinson. Early Dynastic Egypt. Routledge, 2001, p. 74-75.[rompita ligilo] La lastaj eltrovoj kaj esploroj, precizigas ke Merineit estis, ĉiukaze, la unua reĝino kiu havis veran potencon kiel reganto ĉar ŝi estis la regento ĝis plenkreskiĝo de sia filo Den kaj pro tio ŝi havis la privilegion havi sian propran tombon en la reĝa nekropolo Umm el-Qaab. Antaŭe oni pensis ke ŝi estis la edzino de Ĝer kaj rgento de lia filo Ĝet.