Saltu al enhavo

Usonaj Malgrandaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Usonaj malgrandaj insuloj)
Usonaj Malgrandaj Insuloj
Flago

Koordinatoj19° 18′ 0″ N, 166° 38′ 0″ O (mapo)19.3166.633333Koordinatoj: 19° 18′ 0″ N, 166° 38′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoDunning Hill [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
Akvokolektejo34,2 km² (3 420 ha) [+]
Areo34,2 km² (3 420 ha) [+]
Loĝantaro190 [+] (2010)
Horzononekonata valoro [+]

Usonaj Malgrandaj Insuloj (Pacifika oceano)
Usonaj Malgrandaj Insuloj (Pacifika oceano)
DEC
Map
Usonaj Malgrandaj Insuloj
Vikimedia Komunejo:  United States Minor Outlying Islands [+]
vdr

La Usonaj Malgrandaj Insuloj estas dependa teritorio de Usono precipe en Oceanio. La oceania teritorio konsistas el la Bejkerinsulo, Ĵarvisinsulo, Haŭlandinsulo, Jonstonatolo, Kingmanrifo, Midvejinsuloj, Palmira atolo kaj Vejkinsulo. El tiuj, la Vejkinsulo geografie apartenas al Mikronezio, la aliaj oceaniaj insuloj geografie estas partoj de Polinezio.

Krome ankoraŭ estas iuj malgrandaj, ĉiuj neloĝataj insuloj en la Karibio, el kiu nur menciindas unu, la Navasa Insulo, parto de la insularo Grandaj Antiloj en la Jamajka markolo, kiu krome disputatas inter Usono kaj Haitio.

Kvankam nur unu ISO-a landkodo rilatas al ili, la insuloj estas administrataj aparte. Ĉ. 70 % de ilia areo estas naturrezervejoj.

  • Landkodo: UM.
  • Areo: 34,2 km².
naturprotektita areo en la Palmira atolo

Loĝantaro: La loĝantaro de la diversaj insuloj tre malsamas de jaroj al jaroj. Tamen ne ĝustas la antaŭa aserto ke la insularoj estus tute sen konstantaj loĝantoj. Laŭ la usona censo de aprilo 2010 en la insularo vivis sume 190 loĝantoj, el ili 40 en la Midvejinsuloj kaj 150 en la Vejkinsulo - la aliaj insuloj en 2010 ne havis loĝantojn. Tamen tio tra la jardekoj nur validas por la Bejkerinsulo, Ĵarvisinsulo, Haŭlandinsulo, Kingmanrifo kaj Palmira atolo: la Jonstonatolo laŭ la ciferoj de la antaŭa usona censo de 2000 havis 315 konstantajn loĝantojn, preskaŭ ĉiuj kiuj tiam sume vivis en la insularo. La suma loĝantaro de la insularo estis aparte granda en la 1960-aj ĝis 1970-aj jaroj: en 1960 estis 3 609 insulanoj, en 1970 rekorda sumo de 4 874, poste en 1980 ankoraŭ 1 082 kaj ekde tiam ĉiam estas malpli ol 400 (en 2000 sume estis 316, ĉio laŭ la oficialaj usonaj sensoj). [1]

la usonaj malgrandaj insuloj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]