Voĉa uvulara frikativo
Aspekto
Voĉa uvulara frikativo [ʁ]. | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ʁ | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | latina majusklo R reflektita laŭ horizontalo | ||||||||
IPA-numero | 143 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
HTML, dekume | ʁ | ||||||||
Unikodo, deksesume | U+0281 | ||||||||
X-SAMPA | R | ||||||||
Kirshenbaum | g" | ||||||||
Brajlo de IFA | |||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
La uvula frotsono voĉa estas voĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ʁ]; en SAMPA, R.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]- Ĝia artikulacio estas frota.
- Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
- Ĝi estas voĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Ekzemploj nacilingvaj
[redakti | redakti fonton]France
[redakti | redakti fonton]Nuntempe [ʁ] estas la preferata norma (Pariza) realigo de la franca fonemo /r/; kvankam en certaj pozicioj ĝi senvoĉiĝas kaj iĝas la uvula frotsono senvoĉa [χ].