Saltu al enhavo

Uzanto:Alifono/Pripensoj pri specialaj trajtoj por tradukoj en Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pripensoj pri specialaj trajtoj por tradukoj en Vikipedio: Aldone al mia klopodado fidinde traduki tekstojn al Esperanto en Vikipedio, mi volas submeti al via atento jenajn proponojn de Toon Witkam, siatempe tradukanto de kolekto de artikoloj el altkvalitaj nederlandaj taggazetoj:

1) Anglajn vortojn en tekstoj

Anglajn vortojn mi foje lasas ne-tradukitaj ankaŭ por certigi pri kio temas la ekvivalento en Esperanto.

Nuntempe, anglalingvaj terminoj (ankaŭ du- aŭ tri-vortaj), anglaj sloganoj aŭ­ citaĵoj, aperas regule en alilingvaj gazetoj aŭ­ ĵurnaloj. Certe en nederlandlingvaj tekstoj de altkvalitaj ĵurnaloj kiel ekzemple NRC kaj Volkskrant. Tie ili ofte estas kursivigitaj. Pensu ekzemple pri:

swing state, lame duck, red herring, crowd funding, way of life, leadership, window dressing, bailout, wheel and deal, rating, nerdy, selfie, spin doctors, lone wolves, burnout, doomsday, big data, whizzkids, zero sum game, bestseller, old timers, precariat, expats, track record, comedy club, soul searching, free rider, retrenchment, hardliners, .......

Cetere, mi fojfoje aldonas ankaŭ­ Esperantan tradukon (inter krampoj) post la angla termino aŭ inverse, ekzemple:

braindrain (klerul-elmigrado), vivlonga okupo (life time employment), usual suspects (kutimaj suspektatoj),   la plej bonaj kaj plej brilaj (best and brightest),.........aŭ kelkfoje mi uzas piednoton anstataŭe.

Kvankam traduko de tiuj pli-malpli eblas, ili sentradukite kaj kursivigite tamen bone funkcias kiel elementoj en tutmondiĝanta komunikado. Se tio validas por i.a. nederlandlingvanoj (25 milionoj), kial ne por Esperanto-lingvanoj (eble ne pli ol 100.000)?

Videbligo de Esperanto

Krom tio, ĝuste por apenaŭ­ mondkonata lingvo kiel Esperanto, eblas ankoraŭ­ alia avantaĝo. Kelkaj anglaj vortoj en Esperanto-teksto almenaŭ iom pliigos la ŝancon ke tiu teksto iam aperos (inter la Guglo-serĉrezultoj) sur la ekrano de ne-Esperantisto. Tiele tiu persono povus interesiĝi pri tiu nekonata lingvo – prava formo de kaŝa reklamo por Esperanto!

2) Majusklojn mi ĉiam kaj ĉie uzas por adjektivoj de propraj nomoj

Por homoj kiuj vidas tekston en malpli aŭ­ tute ne konata lingvo, la daŭ­ra ĉeesto de propraj nomoj povus doni al ili almenaŭ iun ideon pri kiu temas la teksto. Tiucele, propraj nomoj devas okulfrapi, kaj tio okazas pere de komenca majusklo. En Esperanto tamen oni ofte preterlasas la majusklon ĉe adjektivoj de propraj nomoj, ekzemple: orŭela (Orwell), londonan (de Londono), senegalan (de Senegalo), siriaj (de Sirio), barata (de Barato), ĉinaj (de Ĉinio),......

Por fari Esperanto-tekston iom pli komprenebla al homoj kiuj hazarde vidas ĝin, sed ankaŭ por faciligi la tekston por komencantaj Esperantistoj, mi sisteme aplikas majusklojn ĉie ĉe ĉiuj adjektivoj de propraj nomoj: Orŭela, Londonan, Senegalan, Siriaj, Barataj, Ĉinaj, ...... Kun majusklo ili estas multe pli okulfrapaj.

3) Streketon mi metas ene de longaj aŭ ne tuj klare kompreneblaj vortkunmetaĵoj

Ankaŭ tio iomete klarigas tekston por ne-Esperantistoj aŭ­ komencantoj: konkurenc-malavantaĝo, realigeblo-studo, premiumo-pagantoj, malliberej-punon, parkado-monpunoj, nom-elekto, labor-enspezo. influ-sfero, post-revolucia, kondukt-retoj, tergas-eltiron, ......

La tri supre menciitaj aranĝoj do celas plialtigi la ŝancon ke ne-Esperantisto aŭ­ komencanto provos trarigardi artikolojn, aŭ almenaŭ­ interesiĝos pri la vivo de artefarita lingvo kiu pritraktas nuntempajn ekonomiajn kaj politikajn temojn.

(Mi prilaboris iom la tekston Specialaj trajtoj por tradukoj al Esperanto, kiu estis ne bone legebla en la supra ligilo al la retejo de Toon Witkam).