Vallejera
Vallejera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 4° 9′ U (mapo)42.182222222222-4.1513888888889Koordinatoj: 42° 11′ N, 4° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 818 m [+] | ||
Areo | 18,325 km² ( 183 2.5 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vallejera [+] | |||
Vallejera [baljeĤEra] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Vallejera estas etimologie komprenebla kiel Valetejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,325 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 20 el 1991.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2006 | 2007 | 2008 | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
60 | 59 | 53 | 55 | 54 | 60 | 53 |
Ĝi distas 52 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Pisuerga apud Palacios fronte de la vilaĝo Lantadilla kiu apartenas al Palencio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Vallejera formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano.
Estas ventogeneratoroj.