Varma punkto
Varma punkto (aŭ varma makulo) en geologio estas loko de la tera (aŭ planeda) surfaco, kie, pro ankoraŭ nun malbone konataj kaŭzoj, manifestiĝas konstanta vulkanismo.
La teraj varmaj punltoj estas rigarditaj kiel surfacaj spuroj de pli malpli fiksaj lokoj de la termantelo, relative pli varmaj ol aliaj regionoj je sama profundo. Pro tio, la ĉeestantaj materialoj estas malpli densaj kaj emas leviĝi (laŭ la principo de Arkimedo); tio, kiu estigas diapiron, tie estas supreniro de la mantela materio sub forme de plumtufo, kiu fluidiĝas pro malkunpremiĝo je profundo de 100 km, iĝante bazalta magmo.
Tiu magma leviĝo povas trabori la litosferon, naskante vulkanon. Pro la kontinenta drivo, unu varma punkto kreas vicon da vulkanoj sur la litosfero, kiu pasas super de ĝi.
La kialoj, pro kio iuj lokoj de la mantelo estas pli varmaj estas nekonataj. Iuj supozas, ke estas ie akumulaĵoj da radiaktiva materio. Aliaj elvokas alfrapojn de meteoritoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france El "Notre planète" (nia planedo) Arkivigite je 2010-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Ĉu meteoritoj estigis varmaj punktoj ?