Ventomuelejo Ruprechtov
Ventomuelejo Ruprechtov | |||
---|---|---|---|
ventmuelejo | |||
Estiĝo | 1873 | ||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Ruprechtov | ||
Situo | |||
Geografia situo | 49° 19′ 58″ N, 16° 50′ 53″ O (mapo)49.332716.8481Koordinatoj: 49° 19′ 58″ N, 16° 50′ 53″ O (mapo) | ||
| |||
Ventomuelejo Ruprechtov estas teknika memoraĵo kun unika turbino de Halladay. Ĝi situas ĉe rando de la vilaĝo Ruprechtov (apud Brno) en distrikto Vyškov (Ĉeĥio).
La muelejo estis konstruita en la jaro 1873 kiel muelilo de la nederlanda tipo, kun ventrado kun kvar aloj kaj kun turnebla tegmento. Post uragano la origina posedanto kaj konstruanto Cyril Wagner instalis anstataŭ la klasika ventrado tiel nomatan turbinon de Halladay, nomitan laŭ ĝia inventinto kaj konstruisto, usona farmisto Daniel Halladay. La rado de la turbino konsistas el padeloj ĉirkaŭ la perimetro. La padeloj estas regataj per tirstangoj, kiuj ebligas konvenan oblikvecon en direkto de vento kaj aŭtomate. La rado estas direktita ĝuste pe du grandaj direktpadeloj. Nuntempe la turbino turniĝas en alto de 16 m super tereno, ĝia diametro estas 10 m kaj pezas ĉirkaŭ 2 tunoj. La muelejo estas unika en Ĉeĥio kaj ankaŭ en Eŭropo.
Aŭtune 2009 estis al la muelejo dediĉita poŝtmarko en valoro de 10 ĉeĥaj kronoj (aŭtoroj Petr Melan, Václav Feit) kaj ora monero kun valoro de 2500 ĉeĥaj kronoj (aŭtoro Jiří Harcuba).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La ventmuelejo de Ruprechtov
- [1] Arkivigite je 2011-11-08 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- [2] Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine angle
- [3] Arkivigite je 2011-11-14 per la retarkivo Wayback Machine germane