Saltu al enhavo

Rapido de vento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ventorapido)
Anemometro estas ofte uzita mezuri ventan rapidecon.
Tutmonda disdonado de venta rapideco ĉe 10m super tereno averaĝe tra la jaroj 1981–2010 de la CHELSA-BIOCLIM+ datuma aro[1]

Ventrapideco (noformala ventoforto) estas la rapido de aero en moviĝo relative al fiksa punkto sur la grundo. Kiam la aero moviĝas de unu loko al alia, oni tamen parolas pri vento [2].

Ventoforto estas grava en multaj lokoj, kiel veterprognozo, aviado, maraj operacioj, konstruaĵoj kaj konstrua inĝenierado. Altaj ventoj povas havi gravajn sekvojn, kaj fortaj ventoj ofte havas specialajn nomojn kiel ŝtormo, uraganotropika ciklono.

La SI-unuo por ventoforto estas metroj je sekundo (m/s), kaj estas uzita, ekzemple, en veterraportoj [3]. En kelkaj kuntekstoj, aliaj unuoj estas uzitaj kiel ekzemple mejloj je horo (mph), kilometroj je horo (km/h), nodoj (kn) aŭ eĉ nomoj de la Beaufort-skalo [4] [5].

Ventforto povas esti mezurita per pluraj instrumentoj. Anemometro havas helico kun tasoj kiuj turniĝas kiam la vento blovas sur ilin. La rapideco je kiu la helico rotacias estas proporcia al la ventoforto. Tiu ĉi aparato estis inventita en 1846 de la irlandano John Thomas Romney Robinson.

Notindas ke la ventrapideco estas direkta kvanto, difinita kiel vektoro kun horizontala kaj vertikala komponento. Tamen, en praktiko tio estas kutime limigita al la horizontala komponento kaj kategoriigita en ventoforton per certaj rapidecintervaloj. Tio ebligas prepari la rapidecvektoron en aplikaĵ-orientita maniero tiel ke la koncernaj elementoj tiam povas esti enigitaj en vetermapojn, ekzemple. Tamen, por certaj aplikoj kiel ekzemple aviado, la vertikala komponento de ventorapideco ankaŭ estas grava, ekzemple por taksi suprenskizojn por glisiloj kaj glisparaŝutoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Brun, P., Zimmermann, N.E., Hari, C., Pellissier, L., Karger, D.N. (preprint): Global climate-related predictors at kilometre resolution for the past and future. Earth Syst. Sci. Data Discuss. https://doi.org/10.5194/essd-2022-212
  2. Hogan, C. Michael. (2010) Emily Monosson: Encyclopedia of Earth. Washington D.C.: National Council for Science and the Environment.
  3. Windspeed | Icelandic Meteorological office "The Icelandic Meteorological Office now uses the SI (Systeme Internationale d'Unites) measurement metres per second (m/s) […] other Nordic meteorological institutes have used this system for years with satisfactory results"
  4. International Civil Aviation Organization – International Standards and Recommended Practices – Units of Measurement to be Used in Air and Ground Operations – Annex 5 to the Convention on International Civil Aviation
  5. Measuring Wind Speed in Knots "The reason why sea winds are measured in knots at all has to do with maritime tradition"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]