Verdanigra pego
Verdanigra pego | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Verdanigra pego
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Colaptes melanochloros (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Verdanigra pego (Colaptes melanochloros) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj kaj subfamilio Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en Sudameriko, nome en Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La birdoj de tiu ĉi genro estas grizbrunaj en korpo kaj grizecaj en kapo kun nigraj aŭ ruĝaj markoj. Tiuj ĉi estas iom similaj al la Punktobrusta pego, tio estas kun tre striitaj aŭ punktitaj korpopartoj kun griza vizaĝo kaj nigroruĝaj markoj en kapo. Tiu ĉi specio tamen estas pli verdeca kaj striita kaj havas nigran antaŭan kronon kaj ruĝegan malantaŭan kronon tre kontrastan. La tuta ventro estas punktita, ne nur la brusto kiel ĉe la Punktobrusta pego kaj la dorso estas multe pli malhela kaj striita nigroverde kaj de tie la nomo kaj latinlingve kaj esperante. La vosto kaj la okuloj estas nigraj kaj la beko grizeca.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Colaptes melanochloros[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝ Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.