Villaldemiro
Villaldemiro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09227 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 15′ N, 3° 59′ U (mapo)42.246944444444-3.9847222222222Koordinatoj: 42° 15′ N, 3° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 828 m [+] | ||
Areo | 13,43 km² (1 343 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaldemiro [+] | |||
Villaldemiro [biljaldeMIro] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudoriento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villaldemiro eble estas etimologie komprenebla kiel Urbo de Ramiro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,430 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 99 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
93 | 97 | 77 | 70 |
Ĝi distas 31 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Los Balbases, Villaquirán de los Infantes, Tamarón, Celada del Camino kaj Pampliega.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Santiago. Estas ventogeneratoroj.