Villambistia
Villambistia | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09258 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 3° 16′ U (mapo)42.406111111111-3.2619444444444Koordinatoj: 42° 24′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 867 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villambistia [+] | |||
Villambistia [biljamBIStja] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 350 el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 40 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Cerratón de Juarros, Villafranca Montes de Oca kaj Villaescusa la Sombría kaj estas inter Villaescusa la Sombría (okcidente) kaj Cerratón de Juarros (oriente).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Villambistia formis parton de la Hermandad de Villafranca Montes de Oca en la partido Juarros inter 1785 kaj 1833, kiel registrita en lz Censo de Floridablanca de 1787. Ĝi havis reĝlandan jurisdikcion kun vicurbestro.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Stefano kaj la ermitejo de Sankta Roĥo.