Vega de Espinareda
Vega de Espinareda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24430 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 016 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 44′ N, 6° 39′ U (mapo)42.725833333333-6.655Koordinatoj: 42° 44′ N, 6° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 604 m [+] | ||
Areo | 132,01 km² (13 201 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vega de Espinareda [+] | |||
Vega de Espinareda [BEga despinaREda] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan plej ofte mikse. Vega de Espinareda estas komprenebla etimologie kiel Valo de Kratagejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Burbia, Bustarga (La), Espinareda de Vega, El Espino, Moreda, Penoselo, San Martín de Moreda, San Pedro de Olleros, Sésamo, Valle de Finolledo, Vega de Espinareda y Villar de Otero, okupas totalan areon de 132,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 005 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed fakte post esti akirinta pli ol 2 000 loĝantojn dum la jarcento pro la sama tialo. Ĝi distas 132 km de Leono, provinca ĉefurbo en montaro Ancares.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas atestaĵoj de antaŭromia (rokpentraĵoj, kastrumoj) kaj romia loĝado rilata al la orminado kaj al ponto; en Mezepoko okazis reloĝado, ĉefe rilate al la monaĥejo de San Andrés de Espinareda, kies plej frua referenco datas de la jaro 923, sed en 1283 la monaĥejo suferis grandan incendion, kio postulis restarigon. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Monaĥejo de San Andrés de Espinareda.
-
Panoramo de Burbia.
-
Preĝejo de Sankta Stefano.