Campo de Villavidel
Campo de Villavidel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24225 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 205 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 5° 32′ U (mapo)42.439722222222-5.5261111111111Koordinatoj: 42° 26′ N, 5° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 768 m [+] | ||
Areo | 13,97 km² (1 397 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Campo de Villavidel [+] | |||
Campo de Villavidel [KAMpo debiljabiDEL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Campo de Villavidel kaj Villavidel, okupas totalan areon de 13,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 211 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 23 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun Palanquinos, Riego del Monte, Jabares de los Oteros, Cabreros del Río kaj Villavidel.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).