Litova Pedagogia Akademio de la Vytautas-Magnus-Universitato en Vilno
Litova Pedagogia Akademio de la Vytautas-Magnus-Universitato en Vilno | ||
---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1935 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 54° 41′ 47″ N, 25° 15′ 45″ O (mapo)54.6964166725.26244444Koordinatoj: 54° 41′ 47″ N, 25° 15′ 45″ O (mapo) | |
lando | Litovio | |
urbo | Vilno (kvartalo Saltoniškės), Litovio | |
Estraro | ||
kancelierino (ekde 2020) | Lina Kaminskienė | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 3 050 (en 2017) | |
nombro de kunlaborantoj | 734 (en 2018), el tio 84 profesoroj, 216 docentoj, 151 lektoroj kaj 101 asistantoj | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
La Litova Pedagogia Akademio de la Vytautas-Magnus-Universitato en Vilno (litove Vytauto Didžiojo universiteto Švietimo akademija[1]) estas la eksa nacia Pedagogia Instituto de 1935 en Klaipėda, kiu ekde la finiĝo de la Dua Mondmilito estis la nacia Pedagogia Instituto en Vilno kaj ekde 1992 havis la nomon ''Litovia Pedagogia Universitato en Vilno (litove Lietuvos edukologijos universitetas, LEU). Ekde la jaro 2019 ĝi estas la Pedagogia Akademio de la Vytautas-Magnus-Universitato (litove Vytauto Didžiojo universitetas, VDU; latine Universitas Vytauti Magni), nomata laŭ la historia litova reganto Vytautas la Granda, universitato kun ĉefa kampuso en la urbo Kaŭno de Litovio. Tamen la Pedagogia Akademio daŭre havas sian kernan kampuson en la litovia ĉefurbo Vilno.
Ĝi situas rekte ĉe la norda bordo de la rivero Neris, nur per la rivero dividita de la urbocentro de Vilno, kiu situas do rekte sude de la rivero, sudoriente de la universitato. La nacia aŭtovojo A2 pasas en distanco de 20 metroj oriente de la universitato, estas rekta aŭtovoja elveturejo por la universitato kaj la ĉirkaŭa urbokvartalo Saltoniškės.
En 2017 la Pedagogia Akademio havis 3 050 studentojn kaj en 2018 havis 734 sciencajn kunlaborantojn, el tio 84 profesoroj, 216 docentoj, 151 lektoroj kaj 101 akademiaj asistantoj.
Sendube pluraj esperantistoj ligiĝas al la pedagogia akademio. Por komenco ĉi tie elstariĝu aparte la poliglota romanisto kaj esperantisto Laurynas Algimantas Skūpas (1937-2005), kiu en 1959 finis studojn de la franca lingvo en la tiama pedagogia instituto kaj sekve estis profesoro pri la franca lingvo en la Vilna Universitato (1964-2005), kaj ankaŭ estis docento en Moskvo, Parizo kaj Bruselo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Vytautas-Magnus-Universitato en Kaŭno
- Universitato Vilno
- Litovia Muzika kaj Teatra Akademio en Vilno
- Teknologia Gediminas-Universitato Vilno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (litove kaj angle)