Vizcaínos
Vizcaínos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09613 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 47 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 6′ N, 3° 16′ U (mapo)42.101388888889-3.2669444444444Koordinatoj: 42° 6′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 019 m [+] | ||
Areo | 4 km² ( 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vizcaínos [+] | |||
Vizcaínos [bizkaInos] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Vizcaínos estas komprenebla kiel Biskaj-anoj, sed historie ne kiel Biskaj-anoj mem, sed kiel aludo al navar-eŭskoj kiel praloĝantoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,483 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 46 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Jaramillo de la Fuente kaj Barbadillo del Pez.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la romanika preĝejo.