Saltu al enhavo

Vladislav Hasala

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vládislav Hasala)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vladislav Hasala
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1951 (1951-05-25)
en Kyjov
Morto 25-an de novembro 2020 (2020-11-25) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vladislav "Vláďa" HASALA (naskiĝinta 25. 5.1951 – mortis 25.11.2020) estis ĉeĥa esperantisto, kelnero, kuiristo kaj entreprenisto, eksa komitatano de ĈEA, SAT-ano, motoro de la Esperanto-movado en Strážnice (AEST 1991, 67-a SAT-Kongreso 1994), filatelisto, peranto de E-gazetaro en Ĉeĥio.

Li estis entuziasma filatelisto kaj gvidis Esperanto-sekcion ĉe Asocio de Ĉeĥaj Filatelistoj kaj iaman sekcion de kolektantoj ĉe Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En la fondojaro de ĈEA 1969 li fariĝis estrarano de junulara sekcio, inter la jaroj 1991-1998 li estis estrarano de ĈEA. Ankaŭ lia filino Andrea estas esperantistino, ekde 2019 estraranino de ĈEA.