Werbellin-lago
Aspekto
(Alidirektita el Werbellinsee)
Werbellinsee | ||
---|---|---|
lago | ||
Speco de la lago | purakva | |
Ĉefaj fontoj | kanaleto el lago Grimnitzsee | |
Ĉefaj elfluoj | Werbellinkanalo | |
Setlejoj | Joachimsthal | |
Landoj de la baseno | Germanio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 52° 56′ 0″ N, 13° 43′ 0″ O (mapo)52.93333333333313.71666666666743.2Koordinatoj: 52° 56′ 0″ N, 13° 43′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 43,2 m[1] | |
Surfaca areo | 7,65 km² | |
Maksimuma longo | 10 km | |
Maksimuma larĝo | 1,5 km | |
Maksimuma profundo | 55 m | |
Lago Werbellinsee [verbelinze] situas norde en distrikto Barnim en Brandenburgio (Germanio), en vivulara rezervejo Schorfheide-Chorin.
Ekesto
[redakti | redakti fonton]Werbellinsee ekestis en la lasta glaciepoko kiel tipa glaĉerflua lago. Degelinta akvo fluanta sub glaĉero forportis materialon kaj tiel entranĉis profundajn fosaĵojn. La fiksa rest-glaciaĵo en la fluejo protektis ties krutajn flankojn de erozio.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Sur la lago somere trafikas liniaj turismaj ŝipoj.
La lago estas ligita al la oceanoj per la kanaloj Werbellinkanal kaj Oder-Havel-Kanal. Tiel maraj jaĥtoj povas viziti la lagon.