William Caxton
Aspekto
(Alidirektita el William CAXTON)
William Caxton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1421 en Hadlow, Reĝlando Anglio |
Morto | 29-an de februaro 1492 (70-jaraĝa) en Londono, Reĝlando Anglio |
Tombo | Preĝejo de Sankta Margaret |
Lingvoj | meza angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto eldonisto diplomato verkisto tradukisto presisto |
Verkoj | The Game and Playe of the Chesse Recuyell of the Historyes of Troye The history of Jason Esope Eneydos Paris and Vienne The lyff of the olde auncyent holy faders hermytes The craft for to die for the health of man's soule The four sons of Aymon The boke of the fayt of armes and of chyvalrye The book of good manners Thystorye and lyf of the noble and crysten prynce Charles the grete kynge of Fraunce The ryal book The golden legende The book whiche the Knyght of the Toure made Dialogues in French and English Polychronicon The historye of Reynart the foxe |
William CAXTON (naskiĝis la 13-a de aŭgusto, 1422, mortis 1491) estis la unua angla presisto.
Caxton naskiĝis en la provinco Kent kaj trejniĝis en Londono kiel tolaĵkomercisto.
Li loĝis en Bruges, Belgio inter 1441 kaj 1470.
Ŝajne li lernis la presarton en Kolonjo dum 1471-2 kaj en 1475 li presis la unuan libron en la angla lingvo.
En 1476-7 li starigis propran lignan presmaŝinon en Westminster, Londono kaj en 1477 li eldonis Sayings of the Philosophers. Tio estis la unua libro presita en Anglio.
Entute li presis proksimume 100 librojn.