Saltu al enhavo

Willy Versteeg-Graftdijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Willy VERATEEG-GRAFTDIJK)
Willy Versteeg-Graftdijk
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1886 (1886-07-06)
en Giessendam
Morto 2-an de februaro 1959 (1959-02-02) (72-jaraĝa)
en Zeist
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wilhelmina VERSTEEG-GRAFTDIJK (naskiĝis la 6-an de julio 1886 in Giessendam[1], mortis la 2-an de februaro 1959 en Zeist[2]) estis nederlanda esperantisto. Ŝi esperantistiĝis en 1926. Versteeg-Graftdijk prizorgis kursojn, interalie en popollernejo. Ŝi estis delegito de la Universala Esperanto-Asocio. Versteeg-Graftdijk tradukis al Esperanto la detektivan romanon La Viro el Francujo de Ivans en 1933.

  • Jakob van Schevichaven (Ivans). La Viro el Francujo. 1933.
  • F. W. A. Korff. Kaj Tamen Dio estas amo. eld. S. V. Voorhoeve - Den haag - 1954.

Pri La Viro el Francujo

Citaĵo
 Jen tipa rakonto de populara nederlanda romanisto. Se ĝi ne estas poreterna klasikaĵo, ĝi tamen estas bonvena distrilo por la vagonaro aŭ por vespero vintra. La historio estas interesa ; oni tamen sentas, ke la fina klarigado de la detektivo estas iom longe elŝpinita. La traduko estas flua, natura, kaj facile legebla ; apenaŭ troviĝas frazo, kiu ne estas kristale klara. La papero estas bona, kaj la presliteroj grandaj ; la ora kaj verda bindaĵo plaĉe aspektas. Se lla postaj volumoj atingos

saman nivelon, la nova Biblioteko estos valora aldonaĵo al nia literaturo. Ĉe tia entrepreno, la lingva stilo estas afero tre grava. Eble, do, la jena notaro de tiu vidpunkto ne estos sen intereso, kaj liveros materialon por diskuto, laŭdo, aŭ kritiko. Unue, pri la vortaro. Estas granda plezuro konstati, ke la verko estas nemakulita de modaj sed ĝenaj lingvaj eksperimentoj. Unufoje ni renkontas darfi, dizerti, vando : sed la solaj vortoj novaj estas justico (“J.P.” ?), joviala (gajhumora), kaj butlero (a “butler”) —eble bezonata. La danĝera dusenceco de la “internacia” uzo de certa bone montriĝas ĉe li havis certan aŭtovitaton, lia respondo havis certan signifon. Ĉu oni efektive intencas diri certan (senduban), aŭ simple ian ? lia formo “internacia,” kaj same Zamenhofa, sed pro dusenceco evitinda, estas Mi igis lin observi (observata), mi lasis min konduki (konduki kiun ? mi lasis, ke oni min konduku). Tra la tuta libro oni trovas jen depost, jen ekde esprimojn sinonime, ne povante elekti inter ili. Je la risko esti teda, mi ripetas kredon, ke por traduki la anglan “since” sufiĉas ordinare jen simple de, jen post ; okaze ekde (ek de ?) povas ankaŭ esti utila; de post estas preskaŭ ĉiam mallogika, kaj depost unuvorte estas nepre malbona. Kial Lordo, Lady? Prefere diri Lordo, Lordino, aŭ Lord, Lady. Nobelo bone tradukas la anglan “peer.” Notindaj estas la ĝentila esprimo la malpli juna filino (angle: the elder daughter) ; la ĝusta uzo de po (li kaj ŝi havas po unu ŝlosilo), kaj de des pli . . . ju pli (p. 108). Kunmetitaj vortoj: tridekkelkaj ŝtupoj ; tablonajbarino ; transtabla najbaro ; ni manĝosidis longe ; li fingroludis kun faldivanĉilo ; sencindrigi cigaron ; vindistinfabelo. Ĉu porvespertualeto, porvespervestoj, porvesperkostumo, esprimas alion, ol simpla frako ? Esprimoj diskutindaj aŭ notindaj: Li rigardis ĝin serioza ; flugilo (alo) de domo ; vi aspektas lace (laca) ; li nin sekvis de el Londono ; li sin gardos denove fari bruon ; liaj kuraĝo kaj persisto; li demandis akcente (emfaze ?); ŝia diamant- perl- kaj juvel-kolekto ; kelka bona muziko] ; mi iĝis el la veturilo ; mi ne bezonas miri (heed not); laŭ homa konsidero (humanly speaking), tio estis, ni diru plej milde, stranga (to put it mildly). Efektivaj eraroj: Oni prononcu Geoffrey ne Ĝofre, sed Ĝefri ; Kial vi atentus (atentu) tion ?. Ke mi povus (povu) diri la saman ! La nura (sola) punkto (nura >

“mere,” sola > “one and only”); spite (malgraŭ), zorga (maltrankviliga). Mallonga listo ! 
— La Brita Esperantisto - Numero 344, Decembro (1933)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BS-Geboorte met Wilhelmina Graftdijk (nederlande). Regionaal Archief Dordrecht. Alirita 2019-02-03.
  2. Overlijden Wilhelmina Graftdijk, 02-02-1959 (nederlande). Het Utrechts Archief. Alirita 2019-02-03.