Saltu al enhavo

Wilson Ochsenknecht

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilson Ochsenknecht
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1990 (1990-03-18) (34-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Uwe Ochsenknecht Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Natascha Ochsenknecht Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Jimi Blue Ochsenknecht, Rocco Stark (en) Traduki kaj Cheyenne Ochsenknecht (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
filmaktoro
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.wilson-gonzalez.de/
vdr
en la unua filmo el la serio Die Wilden Kerle (2003)

Wilson Gonzalez Ochsenknecht (* la 18-an de marto 1990) estas germana aktoro.

Wilson Ochsenknecht estas la filo de la aktora paro Natascha kaj Uwe Ochsenknecht. Li havas pli junan fraton, Jimi Blue, junan fratinon, Cheyenne, kaj duonfraton, Rocco, el pli frua partnereco de la patro. Siajn nomojn li ricevis laŭ la kantisto Wilson Pickett kaj la meksika muso Speedy Gonzalez el desegnitaj filmoj.

En aĝo de 8 jaroj Wilson Ochsenknecht komencis ludi drumojn. Li kantis koruse kaj ludis en lernejana muzikgrupo de la stilo Heavy Metal.

Sian aktoran karieron li komencis en aĝo de 10 jaroj en la premiita filmo Erleuchtung garantiert de la reĝisorino Doris Dörrie, en kiu li rolis kun sia patro kaj la frato. Vaste konata li iĝis pro sia rolo Marlon en la kineja filmo Die Wilden Kerle - Alles estas gut, solange du wild bist!, en kiu li denove rolulis kun sia patro kaj la frato Jimi Blue, kaj kiu pro granda sukceso havis kvar daŭrigajn kinejajn filmojn. Por tiu rolo Wilson Ochsenknecht kun sia frato dum septembro 2004 ricevis la premion Undine Award kiel "plej bona komenca aktoro".

pafoprete en la unua filmo el la serio Die Wilden Kerle

De 2006 bis 2007 Wilson vizitis artan lernejon en Usono. Tie li kune kun amikoj verkis unuajn rokmuzikajn kanzonojn, kaj nun starigas muzikgrupon kun la nomo Heads On The Rocks. La unua albumo de la grupo aperis dum majo 2008.

  • 1999: Erleuchtung garantiert
  • 2003 - 2008: kinejaj filmoj 1 ĝis 5 el la serio Die Wilden Kerle pri bando de pasie futbalantaj (ge)knaboj
  • 2008: Freche Mädchen

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]