Rubehoperdriko
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Xenoperdix obscurata (Bowie & Fjeldså, 2005) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho; blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa. Distribuado de la genro Xenoperdix en Tanzanio:
ruĝe, en la nordo, tiu de Xenoperdix Rubeho; blue, en la sudo, tiu de Xenoperdrix Udzungwa. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rubehoperdriko, Xenoperdix obscurata estas malgranda, proksimume 29 cm longa, tre strieca, bruneca birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj, kun ruĝeca vizaĝo, grizaj subaj partoj, olivecbrunaj krono kaj supraj partoj. Ĝi havas ruĝan bekon, brunajn irisojn kaj flavajn kurojn. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Ili loĝas kaj estas endemia de ĝangaloj aŭ pluvarbaroj de la altaj teroj de Rubeho en Tanzanio. Ĝi estis iam konsiderata tre klare markata subspecio de la Udzungŭa perdriko, Xenoperdix udzungwensis de la Montoj Udzungŭa, sed ĝi estas nune agnoskata kiel specie distinga [1]). La dieto konsistas ĉefe el skaraboj, formikoj kaj semoj.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando, limigita teritorio kaj troa ĉasado, la Rubehoperdriko estas nune endanĝerita.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bowie, Rauri C.K. & Fjeldså, Jon (2005): Genetic and morphological evidence for two species in the Udzungwa forest partridge. Journal of East African Natural History 94(1): 191–201. PDF plena teksto Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Red List
|