Zahrádky (germaneNeugarten) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Vivas ĉi tie 703 loĝantoj (2024). Estas ĉe ĝi kelke da ruinoj, kasteloj, kulturaj kaj teknikaj memorindaĵoj, grejsaj rokformacioj, birda rezervejo. Al Zahrádky apartenas ankaŭ vilaĝoj Borek, Šváby kaj ankaŭ pereinta vilaĝo Mnichov, kun baroka preĝejo kaj statuo de la krucumita sankta Wilgefortis.
Netuta 1 km malantaŭ la municipo kondukas fervojlinio 087 el Česká Lípa ĝis Lovosice. Estas sur ĝi fervoja stacio Zahrádky, kiu estis aprezita kiel La plej bela stacidomo en la jaro 2009. Fervoja ponto sur tiu ĉi linio ĉe domaro Karba apartenanta en katastron de Zahrádky estas envicigita al teknikaj memorindaĵoj.